En populacigenetiko, Fondefiko estas la perdo de genetika variado kiu okazas kiam nova populacio setlas per tre malgranda nombro de individuoj el pli granda populacio. Ĝi estis la unuan fojon skizita de Ernst Mayr en 1942,[1] uzanta iaman teorian laboron de kelkaj fakuloj kiaj Sewall Wright.[2] Kiel rezulto de la perdo de genetika variado, la nova populacio povus esti distinge diferenca, kaj genotipe kaj fenotipe, el la prapopulacio el kiu ĝi derivas. Ĉe ekstremaj kazoj, la fondefiko ŝajne kondukas al speciigo kaj sekva evoluo de nova specio.

Notoj redakti

  1. Provine WB (July 2004). “Ernst Mayr: Genetics and speciation”, Genetics 167 (3), p. 1041–6. 
  2. Templeton AR (April 1980). “The Theory of Speciation VIA the Founder Principle”, Genetics 94 (4), p. 1011–38. 

Bibliografio redakti

  • Mayr, Ernst (1954). "Change of genetic environment and evolution". In Julian Hŭley. Evolution as a Process. London: George Allen & Unwin. OCLC 974739.
  • Mayr, Ernst (1963). Animal Species and Evolution. Cambridge: Belknap Press of Harvard University Press. ISBN 0-674-03750-2.