Fondintobildodonacintobildo estas la figura prezentado de fondinto aŭ mendinto de bildarta verko, kiu montras la fondinton aŭ plurajn fondintojn, dokumentas ilian iniciatintecon kaj instigas la rigardantojn al preĝo por lia aŭ ilia anima savo.

Gentile da Fabriano, Madono kun Sankta Nikolao de Miro kaj Sankta Katarina de Aleksandrio kaj fondinto 1395-1400, oleo? sur ligno, 131 x 113 cm, pentraĵogalerio Berlino
Imperiestro Henriko la 2-a kaj Kunigunda, Tabulbildo Moravujo, 15-a jc.
Giovanni Bellini, Maria kun la infano, kvar sanktuloj kaj fondinto, 1507, oleo sur ligno, 90x145 cm, San Francesco della Vigna, Venecio

Objekto de la fondaĵo povas esti kodekso, konstruaĵo, mozaikfenestro, skulptaĵo aŭ altarbildo, kies produktadon financis la fondinto. La mendinto de manskribaĵo ofte estas montrata je la transdono de la donacinta verko al preĝejo, reprezentata de personigo de la sanktulo, ĉi-kaze dediĉobildo transprenas la funkction de donacintobildo. Fondintoj de konstruaĵoj plejofte estas montrataj kun arĥitekturmodelo, kiun la fondinto portas kiel distingilo.

Je altarbildoj la fondinto estas montrata, ofte kune kun parencoj, komence klare plimalgrandigita kaj ĉe la rando de la sceno. Pli malfrue fondintofiguroj estas enigataj en la scenon ankaŭ per individuaj patronaj sanktuloj, ili estas pli kaj pli realismaj portretitaj.

Krom tio fondintobildo havas ankaŭ la funkcion, dokumenti juran akton. Aŭ ĝi metis juron aŭ memorigis pri jura akto. Religia fondaĵo celis kontrakti asekuron pri la transa vivo. Jen la pieco fariĝis kvazaŭ 'aritmetika'. Oni sumigis la bonajn farojn - i. a. per ĉi tiu fondaĵo -, por ne esti kondamnota je la Lasta Juĝo.

Literaturo redakti

  • Gerhard Straehle: Der Naumburger Stifter-Zyklus und der Erschlagene im Westchor (Synodalchor) des Naumburger Doms. Verlag Langewiesche, Königstein 2012, ISBN 978-3-7845-2960-8.
  • Klaus Gereon Beuckers: Das Ottonische Stifterbild. Bildtypen, Handlungsmotive und Stifterstatus in ottonischen und frühsalischen Stifterdarstellungen. En: Klaus Gereon Beuckers, Johannes Cramer, Michael Imhof (Hrsg.): Die Ottonen. Kunst – Architektur – Geschichte. 2-a eldono. Imhof, Petersberg 2006 (unua eldono en 2002), ISBN 978-3-932526-91-6, pj. 63-102.