Fondumo P2P aŭ alilingve Stichting Peer to Peer Alternatives, estas organizaĵo kiu celas studi kiel efikas interpara teknologio (angle: peer to peer technology) aŭ teknologio pri samtavola ŝutado sur socioj. Ĝi estis fondita de Michel Bauwens, James Burke kaj Brice Le Blévennec[1].

Fondumo P2P
emblemo
organizaĵolibera programaro
Komenco 2005 vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Amsterdamo
Fondinto(j) Michel Bauwens vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Fondumo P2P estas registrita fondumo fondita en Amsterdamo, Nederlando. Ĝia loka registrita nomon estas: Stichting Peer to Peer Alternatives, dosiero nr: 34264847.[2]

Misio redakti

La Stichting Peer to Peer Alternatives estas neprofitcela organizaĵo kaj tutmonda reto kiu pristudas la socian, ekonomian kaj ekologian efikojn de komunaĵoj-bazitaj enhavoj, kiu celas "helpi homojn, organizaĵojn kaj registarojn transiri al komunaĵoj-bazitaj aliroj al socio per kun-kreado de malfermitaj scio-komunaĵoj kaj rezistema, daŭrebla homa retaro"[3]. Ĝi funkcias kiel organizita reto por faciligi kaj interkonektigi emerĝan, komunaĵo-bazitajn iniciatojn per kolektado de informoj, esplorado kaj teoriumado pri la sociaj efikoj de interpara teknologio sur sociaj rilatoj[4]. Ĝi gajnis la Oran Nica-premion por "The Next Idea" [La sekvanta ideo] en 2011[5] kaj por "Digital Communities" [Ciferecaj komunumoj] en 2016[6]

Nakamoto polemiko redakti

Satoshi Nakamoto, la kreinto de Bitcoin, eldonis unu el la unuaj dosieroj kiuj priskribis bitcoin sur la p2p retejo[7]. Kiam Newsweek publikigis artikolon en kiu oni asertas ke Nakamoto estas Dorian S. Nakamoto de Temple City, Kalifornio, kiu kreis la uzantoprofilon de Nakamoto[7][8], la Fondumo P2P konfirmis ke la konto estis la sama konto kiu eldonis unu el la unuaj dosieroj priskirbantaj la bitcoin.[7][9] En septembro 2014, la p2p-konto de Nakamoto estis supoze hakita kaj poste estis afiŝita mesaĝo en lia konto dirante ke la informo estis vendita en Darknet.[10][11]

Vidu ankaŭ redakti

Fondumo

Bitmono

Referencoj redakti

  1. An interview with Michel Bauwens founder of Foundation for P2P Alternatives. www.furtherfield.org (2011-07-01). Arkivita el la originalo je 2011-08-31. Alirita 2011-09-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-31. Alirita 2015-12-14.
  2. Stichting Peer to Peer Alternatives[rompita ligilo], Open kvk, (Retrieved Jan. 6, 2015).
  3. P2P Foundation:About. p2pfoundation.net.
  4. (en) "Our Mission", p2pfoundation.net. Alirite la 24an de aŭgusto 2019
  5. Kat Austen.
  6. (en) Martin Hieslmair. The 2016 Golden Nicas, Ars Electronica blog, la 10an de majo 2016.
  7. 7,0 7,1 7,2 Catherine Shu, “Real” Satoshi Claims He Is Not Dorian Nakamoto, Tech Crunch, (March 6, 2014).
  8. Ian Paul (2014-03-07). Both Satoshi Nakamotos say accused Satoshi Nakamoto isn't Bitcoin's creator. PCWorld.
  9. Julianne Pepitone. Desperately Seeking Satoshi: Bitcoin Creator Hunt Turns Bizarre. NBC News.
  10. Bitcoin open source implementation of P2P currency. ning.com.
  11. Jeremy Kirk (2014-09-09). Will Bitcoin's creator be unmasked for $12,000?. PCWorld.

Ekstera ligilo redakti

Oficiala retejo