Fons Rademakers (Roosendaal, 5-a de septembro 1920 - Ĝenevo, 22-a de februaro 2007) estis nederlanda filmreĝisoro kiu en 1959 estis sur la kandidatlisto por la Oskar-premio kaj en 1986 gajnis Oskaro-premion.

Fons Rademakers
Persona informo
Naskonomo Alphonse Marie Rademakers
Naskiĝo 5-an de septembro 1920 (1920-09-05)
en Roosendaal
Morto 22-an de februaro 2007 (2007-02-22) (86-jaraĝa)
en Ĝenevo
Mortokialo pulma emfizemo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Ellen Vogel
Okupo
Okupo filmproduktoro • filmaktoro • filmreĝisoroaktoroscenaristo • televida aktoro
Verkoj The Village on the River
Like Two Drops of Water
Max Havelaar
The Assault
The Rose Garden
vdr
Fons Rademakers en 1961

Li naskiĝis kiel filo de loka komunuma sekretario. Komence li estis aktoro kaj teatroreĝisoro. En 1955 Rademakers sukcesis aranĝi por si mem stipendion de la registaro por ekterlanda filmstaĝo. Per la scio kiun li akiris en Romo, sur la scenejo ĉe Vittorio De Sica kaj poste ĉe Jean Renoir en Parizo, li volis establi nederlandan filmindustrion kiam li revenis hejmen.

Rademakers debutis per la filmo Dorp aan de rivier (Vilaĝo ĉe la rivero) en (1958), per kiu li kiel unua nederlanda filmreĝisoro kandidatiĝis por la Oskaro.

Li evoluigis preferon por filmado de nederlandlingvaj literaturaj majstroverkoj. En 1963 li faris la filmversion de De donkere kamer van Damocles (La obskura kamero de Damoklo) de Willem Frederik Hermans.

Fons Rademakers mortis je 86-jaraĝo en svisa hospitalo pro pulma emfizemo.

Filmografio redakti

  • Dorp aan de rivier (Vilaĝo ĉe la rivero) (1958)
  • Makkers staakt uw wild geraas (Kamaradoj ĉesigu vian sovaĝan bruon) (1960)
  • Het mes (La tranĉilo) (1961)
  • Als twee druppels water (Kiel du gutoj da akvo) (1963; Laŭ la libro De donkere kamer van Damokles de Willem Frederik Hermans)
  • De dans van de reiger (La danco de la ardeo) (1966)
  • Mira (1971; laŭ la libro De teloorgang van de waterhoek (La perdiĝo de la akvoangulo) de Stijn Streuvels)
  • Because of the cats (Pro la katoj) (1973)
  • Max Havelaar (1976; laŭ samnoma libro de Multatuli)
  • Mijn vriend (Mia amiko) (1979)
  • De Aanslag (La atenco) (1986; laŭ samnoma libro de Harry Mulisch)
  • The rose garden (La rozoĝardeno) (1989)