Fontano de Bartholdi

La Fontano de Bartholdi estas monumenta publika fontano, dezajnita de Frédéric Auguste Bartholdi, kiu poste kreis la Statuon de Libereco. Tiu fontano estis origine farita por la Centennial Exposition de 1876 en Filadelfio, Pensilvanio, kaj estas nune situanta ĉe la angulo de la Sendependeca Avenuo kaj la Unua Strato, en Sudokcidento, nome en la Usona Botanika Ĝardeno, sur terenoj de la Kapitolo de Usono, en Vaŝingtono.[1]

La restaŭrita Fontano de Bartholdi en Vaŝingtono, 2012

Referencoj redakti

  1. "The Bartholdi Fountain, (sculpture)". Art Inventories, Smithsonian American Art Museum. Smithsonian Institution Research Information System (SIRIS)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti