Fontano de la Barĝo

La Fontano de la Barĝo ((itale: Fontana della Barcaccia) estas fama fontano de Romo (Italio) el baroka stilo, kiu troviĝas en la placo de Hispanio, ĉe la ŝtuparo de la preĝejo Trinità dei Monti.

Vidaĵo de la fontano de la barĝo kaj malantaŭ ĝi la ŝtuparo de la preĝejo Trinità dei Monti.

Koordinatoj: 41° 54′ 21″ N 12° 28′ 56.25″ O / 41.90583 °N, 12.4822917 °O / 41.90583; 12.4822917 (mapo)

La verko estis mendita de la papo Urbano la 8-a al Pietro Bernini, kiu estis helpata en ĝia konstruado de sia filo Gian Lorenzo. La fontano reprezentas barĝon duonsinkita realigita inter 1627 kaj 1629. La dizajno inspiriĝis sur, laŭ la tradicio, la alveno al la placo de barĝo dum la inundo de la rivero Tiber, en Kristnasko de 1598.