Fontenais

komunumo de Svislando
Fontenais
Blazono de Fontenais
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Geografia situo CH1903: 572972 / 250434 (mapo)47.4041666666677.0805555555555Koordinatoj: 47° 24′ N, 7° 5′ O; CH1903: 572972 / 250434 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1256 (2009-12-31)
Areo 10,48 km²
Alteco 458 m super marnivelo
Poŝtkodo 2902
Komunumkodo 6790
Mapo de Fontenais
vdr

Pri la komunumo redakti

Fontenais estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1 256 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Fontainais situas ĉe la norda deklivo de la ĵurasa montarĉeno Lomont, sude de la distriktĉefloko Porrentruy, en flanka valo de la rivero Allaine. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Les Chainions kun altecfo de 909 m s.m. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la loko Villars.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Fontenais limas en nordo al Porrentruy, en oriento al Courgenay, en sudo al Clos du Doubs, kaj en okcidento al Bressaucourt.

Trafiko redakti

La komunumo mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Sed rekte sude de la komunumo troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A16, kio signifas, ke la komunumo mem estas bone atingebla sed protektita de granda trafiko. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per poŝtaŭtolinio al Porrentruy.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Fontenais datiĝas el la jaro 1148 kiel Fonteneis. Ek de la 13-a jarcento Fontenais estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. En la 16-a jarcento ĝi estis atribuita al la majorejo Alle de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Fontenais apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Fontenais apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti