Football Club de Nantes

La Futbala Klubo de Nanto (france Football Club de Nantes, mallongigita FC NantesFCN) estas franca klubo de futbalo, fondita en Nanto en 1943 fare de Marcel Saupin kaj bazita en "La Jonelière" sur la komunumo La Chapelle-sur-Erdre, nord-oriente de la nanta aglomeraĵo. Deveninta de la fandado de malsamaj nantaj kluboj en la celo integri la eliton de la franca futbalo, la FCN havas ok titolojn de ĉampiono de Francio kaj tri pokalojn de Francio, kio estas unu el la plej belaj premiolistoj de la franca futbalo.

FC Nantes
futbala klubo
Kluba nomo  Football Club de Nantes
Kromnomo La flava domo
La kanarioj
Fondita  21-a de aprilo 1943
Stadiono  Stade de la Beaujoire - Louis Fonteneau
Kapacito  35 322
Prezidanto  Waldemar Kita
Trejnisto  Christian Gourcuff
Ligo  Ligue 1
2019-2020  13-a pozicio
Oficiala retejo  fcnantes.com
Hejme
vdr
Map
Situo de la Stadiono de la Beaujoire kaj de la Sporta centro José-Arribas rilate al la urbo Nanto.

Premiolisto redakti

Premiolisto kaj statistikoj redakti

La premiolisto de la Futbalo Klubo de Nanto estas la tria de Francio en nombro de titoloj de ĉampiono de Francio (8), malantaŭ AS Saint-Étienne kun 10 titoloj kaj Olympique de Marseille kun 9 titoloj, egalrange kun AS Monaco kaj Paris-Saint-Germain, kaj antaŭ Olympique Lyonnais, kiu havas sep titolojn. Aldonindas tri pokaloj de Francio, por kvin finaloj malvenkitaj. Al Nanto mankis la duopo pokalo-ĉampionado trifoje, malvenkinte la finalojn de 1966, 1973 kaj 1983. La FCN ankaŭ venkis en la Pokalo de la Ligo en 1965, kaj en tri trofekonkursoj aŭ trofeoj de la Ĉampionoj.

Premiolisto de la teamo en oficialaj konkursoj
Naciaj konkursoj Internaciaj konkursoj
  • Ĉampionado de Francio (8)
    • Ĉampiono : 1965, 1966, 1973, 1977, 1980, 1983, 1995 kaj 2001.
    • Vic-ĉampiono : 1967, 1974, 1978, 1979, 1981, 1985 kaj 1986.
  • Pokalo de Francio (3)
    • Venkinto : 1979, 1999 kaj 2000.
    • Finalisto : 1966, 1970, 1973, 1983 kaj 1993.
  • Pokalo de la Ligo
    • Finalisto : 2004.
  • Trofekonkurso / Trofeo de la ĉampionoj (3)
    • Venkinto : 1965, 1999 kaj 2001.
    • Finalisto : 1966, 1973, 1995 kaj 2000.
  • Dua divizio de la ĉampionado de Francio (D2/L2)
    • Vic-ĉampiono : 1963, 2008.
  • CFA 2 / Nacia 3 - D5 (3)
    • Ĉampiono (Rezerva teamo) (Grupo G / Luarlandoj) : 2000, 2013, 2018
Eksaj konkursoj
  • Pokalo de la Ligo malnova formato (1)
    • Venkinto en 1965.
  • CFA / Tria divizio de la ĉampionado de Francio (D3) - eksaj formatoj
    • Ĉampiono (2) (rezerva teamo) : 1971, 1974.
    • Venkinto de grupo (12) (rezerva teamo)
      • Okcidento :1971, 1972, 1976, 1977, 1982, 1983, 1986, 1988
      • Sud-okcidento : 1973
      • Centro-Okcidento : 1974, 1975, 1980
Eksaj konkursoj
  • UEFA-pokalo de pokalvenkintoj
    • Plej bona rezulto : duon-finalisto en 1980.
  • Pokalo Intertoto:
    • Plej bona rezulto : duon-finalisto en 1996, 2003 kaj 2004.
  • Pokalo de Alpoj:
    • Venkinto en 1982
Regionaj konkursoj
  • Ĉampionado de Okcidenta Honora Divizio (3)
    • Ĉampiono (rezerva teamo) en 1945, 1954 kaj 1963
  • Ĉampionado de Atlantika Honora Divizio (2):
    • Ĉampiono (rezerva teamo) en 1970 kaj 1980.
  • Pokalo de Bretonio (2)
    • Venkinto : 1945, 1950.
  • Atlantika pokalo (8)
    • Venkinto (rezerva teamo) : 1968, 1970, 1971, 1972, 1974, 1981, 1990, 1992.

Koloroj kaj vestaroj redakti

Periodo Fabrikanto de vestaro Ĉefa sponsoro
1972 – 1973 Le Coq Sportif Guérin, Crozatier & Michel Axel
1973 – 1974 Tout l'Univers
1974 - 1976 Adidas Café Côte d'Ivoire
1976 - 1983 Europe 1
1983 - 1984 Pages Jaunes
1984 - 1985 Télé Poche
1985 - 1988 Europe 1
1988 - 1989 Patrick Canal+ & Mikit
1989 - 1990 Europe 1 & Mikit
1990 - 1991 Adidas Mikit
1991 - 1992 Eurest
1992 - 1993 Diadora Pinty
1993 - 1995 Eurest
1995 - 1998 Adidas
1998 - 1999 Loxam
1999 - 2000 Synergie
2000 - 2005 Le Coq Sportif
2005 - 2008 Airness
2008 - 2011 Kappa
2011 - 2013 Erreà Offset 5
2013 - 2014 Synergie
2014 - 2018 Umbro
2018 - 2020 New Balance
2020 - 2025 Macron

La koloroj de la klubo estas ekde ĉiam la flava kaj la verda kiuj estas la koloroj de la kazako kiun surmetis la ĵokeoj de la ĉevalejo de kurĉevaloj (unu el tiuj preskaŭ ĉiam venkis kaj ĝi nomiĝis "Ali Pacha") posedita de unu el la fondintoj de la klubo, Jean Le Guillou. Ĉi tiu konvinkis liajn amikojn ke la flava kaj la verda estus garantiaĵo de sukceso por la estonteco de la nova klubo.[1][2]

Tiuj koloroj donis al la nantaj ludantoj la kromnomon de « kanarioj », kiu venas de Norwich City, klubo kun la samaj koloroj, de kiu la kanario estas la emblemo ekde la komenco de la 20a jarcento por kialoj ligitaj al la historio de la urbo.[3] Pluraj teamoj uzante samajn aŭ proksimajn kolorojn ankaŭ uzas tiun kromnomon, kiel JS Kabylie aŭ la turkoj de Fenerbahçe[4].

Gravaj homoj de la klubo redakti

Historio de la prezidantoj redakti

Prezidantoj de la FC Nanto
Rango Nomo Periodo
1 Marcel Braud 1943-1944
2 Marcel Saupin 1944-1955
3 Jean Le Guillou 1955-1958
4 Charles Stephan 1958-1959
5 Jean Clerfeuille 1959-1968
6 Louis Fonteneau 1969-1986
7 Max Bouyer 1986-1992
Rango Nomo Periodo
8 Guy Scherrer 1992-1996
9 Jean-René Toumelin 1996-1998
10 Kléber Bobin 1999-2001
11 Jean-Luc Gripond 2001-2005
12 Rudi Roussillon 2005-2007
13 Luc Dayan 2007
14 Waldemar Kita Ekde 2007

Historio de la trejnistoj redakti

Trejnistoj de la FC Nanto
Rango Nomo Periodo
1 Aimé Nuic 1943-1946
2 Anton Raab 1946-1949
3 Antoine Gorius 1949-1951
4 Émile Veinante 1951-1955
5 Anton Raab 1955-1956
6 Stanislas Staho 1956
7 Louis Dupal 1956-1959
8 Karel Michlowski 1959-1960
9 José Arribas 1960-1976
10 Jean Vincent 1976-1982
Rango Nomo Periodo
11 Jean-Claude Suaudeau 1982-1988
12 Miroslav Blažević 1988-1991
13 Jean-Claude Suaudeau 1991-1997
14 Raynald Denoueix 1997-2001
15 Ángel Marcos 2001-2003
16 Loïc Amisse 2003-2004
17 Serge Le Dizet 2004-2006
18 Georges Eo 2006-2007
19 M. Der Zakarian &
J. N'Doram
2007
Rango Nomo Periodo
20 Michel Der Zakarian 2007-2008
21 Christian Larièpe 2008
22 Élie Baup 2008-2009
23 Gernot Rohr 2009
24 Jean-Marc Furlan 2009-2010
25 Baptiste Gentili 2010-2011
26 Philippe Anziani 2011
27 Landry Chauvin 2011-2012
28 Michel Der Zakarian 2012-2016
29 René Girard 2016
Rango Nomo Periodo
31 Sergio Conceição 2016-2017
32 Claudio Ranieri 2017-2018
33 Miguel Cardoso junio 2018- oktobro 2018
34 Vahid Halilhodžić oktobro 2018- aŭgusto 2019
35 Christian Gourcuff aŭgusto 2019-

Gravaj ludantoj redakti

La dek ludantoj kiuj plej multe ludis en Ligo 1
Nomo Maĉoj Kariero en la klubo
Henri Michel 532 1966 - 1982
Jean-Paul Bertrand-Demanes 532 1969 - 1987
Loic Amisse 503 1973 - 1990
Patrice Rio 436 1970 - 1984
Maxime Bossis 413 1973 - 1985 kaj 1990 - 1991
Gabriel De Michele 388 1963 - 1975
Frederic Da Rocha 383 1995 - 2009
Mickaël Landreau 362 1996 - 2006
Bernard Blanchet 357 1962 - 1974
Gilles Rampillon 345 1970 - 1982
La dek plej bonaj golistoj en Ligo 1
Nomo Goloj Maĉoj Kariero en la klubo
Bernard Blanchet 111 357 1962 - 1974
Philippe Gondet 98 193 1963 - 1971
Vahid Halilhodžić 93 163 1981 - 1986
Gilles Rampillon 93 345 1970 - 1982
Loic Amisse 87 503 1973 - 1990
Henri Michel 81 532 1966 - 1982
Jacky Simon 73 156 1963 - 1968
Eric Pécout 73 156 1971 - 1981
Japhet N'Doram 72 192 1990 - 1997
Bruno Baronchelli 67 323 1975 - 1987

Notoj redakti

  1. Mémoire canaris
  2. (fr) Laurent Barge, « Nantes Numéro 1 », L'Equipe,  22 302,‎ , p. 10
  3. canaries.premiumtv.co.uk. Arkivita el la originalo je 2008-01-09. Alirita 2020-09-25.
  4. soccerphile.com.