Forbruligo de la sinagogoj de Rigo

La forbruligo de la sinagogoj de Rigo okazis en julio 1941, dum la unuaj tagoj de la okupado de la ĉefurbo de Latvio fare de la armeo de Nazia Germanio kadre de la Dua Mondmilito. Multaj judoj enŝlositaj en la sinagogoj mortis en la fajroj, kaj multaj aliaj kontraŭjudismaj fiagoj estis lanĉitaj je la sama tempo, tiel ke fine sekvis la murdo de la granda plimulto el la judoj de Rigo kaj de aliaj lokoj en Latvio.

la ruinoj de la granda ĥora sinagogo de Rigo en strato Gogol
nun estas holokaŭsta memorejo

Nazia okupado redakti

La armeo de Nazia Germanio transiris la limon de la ekse sendependa ŝtato Latvio en la frua mateno de dimanĉo, la 22-a de junio 1941, post kiam iom pli ol jaron antaŭe, en junio 1940, la armeo de Sovetunio estis okupinta la ĝis tiam sendependan respublikon. La 29-an de junio 1941, la Ruĝa Armeo komencis senorde retiriĝi el Rigo, tiam sub nazi-germana aera bombado. Por malrapidigi la pluan vojon de la nazi-germana armeo, la retiriĝantaj sovetuniaj soldatoj estis eksplodigintaj ĉiujn pontojn trans la riveron Daugava. La plej alta preĝeja turpinto en la urbo, de la kirko Sankta Petro, estis ekbruligita fare de naziaj bomboj.[1] La 1-an de julio 1941, la nazi-germana armeo eniris Rigon.[2] Tiutempe estis ĉirkaŭ 40 000 judoj en la urbo.[1] Post la antaŭa sovetunia okupo de la lando, kun murdoj, deportadoj kaj timigoj de la loĝantaro, la nazi-germana armeo estis favore akceptita fare de la ne-juda plimulta parto de la loĝantaro de Rigo, dum la judaj urbanoj antaŭvidis katastrofan sorton per la ŝanĝiĝo de la okupantaj armeoj.

Agoj kontraŭ la judoj redakti

Baldaŭ post kiam la nazi-germanaj trupoj eniris la urbon, la naziaj okupaj instancoj instigis latvajn naciistojn fari mortigajn kontraŭ-judajn tumultojn, konataj kiel "pogromoj".[3] Post tri monatoj, pli ol 6 000 homoj estis mortigitaj en Rigo kaj la ĉirkaŭaĵo.[4] Profesiuloj kiel advokatoj, kuracistoj kaj inĝenieroj estis apartaj celoj de la nazioj. Frida Michelson informis, ke ili estis grupigitaj ekstere disde la ceteraj judoj arestitaj kaj tuj poste mortpafitaj.[5] La grandaj grupoj de malliberuloj estis prenitaj el la Centra Malliberejo de kamiono al la arbaro Bikernieki, kie ili estis mortpafitaj.[6] Ekde la 2-a de julio, je la instigo de la nazia okupa armeo, naziemaj latvaj armitaj junuloj traserĉis la urbon, trenante judojn el iliaj hejmoj kaj arestante ilin. [5] La saman matenon, ĉiuj telefonoj de la judoj estis malkonektitaj.[2]

Pērkonkrusts (laŭvorte "Tondro-Kruco", Svastiko) estis la nomo de la latva faŝista partio kiu aktivis en la 1930-aj jaroj. Membroj de Pērkonkrusts inkluzive de, inter aliaj, Viktors Arājs kaj Herberts Cukurs, kunlaboris kun la germanaj nazioj en ekstermo de la judoj de Latvio.[2] Iuj universitataj gildoj estis ankaŭ implikitaj kun la partio. En julio 1941, post la germana okupado, Pērkonkrusts transprenis la domon de la juda bankisto Schmulian (prononco Ŝmuljan) en Rigo, en la strato Valdemara 19 (strato Gorkij sub sovetunia okupado), kaj ekuzis ĝin kiel sian sidejon.[2] [5] La riga ĵurnalo Tēvija ("Patrio") regule publikigis kontraŭ-judan propagandon, kiel ekzemple la ĉefartikolon la 11-an de julio 1941, titolita "La judoj - fonto de nia detruo".[7]

La judoj arestitaj estis portitaj al la polica kazerno kaj al la centra malliberejo.[7] Maljunuloj kaj malsanuloj estis alportitaj nude. Junaj virinoj estis nudigita kaj enŝlositaj en keloj, kie ili estis seksperfortitaj.[5] Estas raportoj pri virinoj esti seksperfortitaj antaŭ siaj edzoj kaj filoj.[5] Kaj judoj kaj nejudoj estis komune akuzitaj fare de iliaj malamikoj je "komunismaj-judaj aktivecoj".[8] Aldoniĝis similaj aliaj humiligaj kaj timigaj agoj kontraŭ la malliberigitoj.

Detruo de la sinagogoj kaj tombejoj redakti

 
La sinagogo de aleo Stabu, forbruligita la 4-an de julio 1941. Laŭ Max Kaufmann, atestanto pri la fajro, 30 judoj estis bruligitaj vivaj interne.[3]

La 4-an de julio 1941, judoj estis kunigitaj kaj pelitaj en la urbajn sinagogojn, kiuj estis poste ekbruligitaj.[9] La Granda ĥora sinagogo en strato Gogol, estis bruligita kun 300 judoj ŝlosita en la kelo.

Atestantino Gertrude Schneider, postvivanto de la nazia geto, asignas respondecon al Viktors Arājs, Herberts Cukurs kaj Vilis Hazners, kaj priskribas ke la viktimoj plejparte estis virinoj kaj infanoj.[7] Atestanto Bernhard Press asertas ke kelkaj el la viktimoj estis litovaj judoj, kiuj rifuĝis al Latvio.[10]

La brulo de la Granda ĥora sinagogo de Rigo estis filmata de kameraistoj de la propaganda ministerio de Nazia Germanio kaj poste fariĝis parto de la semajna dokumenta filmo pri aktualaj eventoj, kiu propagande estis vidigita en kinejoj de la nazia imperio. La sanktaj libroj estis trenitaj el la sinagogoj kaj bruligitaj.

Nur la Peitav-sinagogo en la centro de la urbo ne estis bruligita, pro sia situo tutnajbara al apartamentaj konstruaĵoj kaj kristana kirko. La interno estis tamen vandaligita okazis al ĉiuj aliaj judaj lokoj de adorado.[2] La popolaĉo ankaŭ atakis kaj vandaligis la judajn tombejojn de la urbo.[10]

Inter la judoj murditaj en la sinagogaj masakroj estis la kantoro Mintz kaj sia tuta familio, la rabeno Kilov, kaj Sara Raŝin, 21-jaraĝa internacie fama violonisto.

Ekde la 16-a de julio 1941, la judoj ne plu estis permesita sur la tramoj de Rigo. Ekde fino de julio ili estis malpermesataj en publikaj lokoj, inkluzive de urbaj instalaĵoj, parkoj kaj naĝejoj, devis publike porti bone videblan flavan stelon sur la vestaĵo, kaj ricevis nur duonajn manĝoporciojn. Ekde aŭgusto preciziĝis ke dua flava stelo devu videbli ankaŭ en la mezo de la dorsoj, por ke ĉiujn judojn oni ankaŭ rekonu de malantaŭe, kaj ke judoj ne plu rajtu promeni sur la trotuaro, sed stratomeze, por ke ne akcidente ekestu iu kontakto inter juda kaj nejuda urbanoj. Tiuj ĉikanoj tamen nur estis eksteraj signoj de persekuto, kiu por preskaŭ ĉiu urbano gvidis al murdiĝo kadre de la holokaŭsta genocido. Pli ol duono de la judaj urbanoj, proksimume 24 000, en aŭgusto 1941 mortis samtage per pafado en la pinarbaro Rumbula proksime de la urbo.[11]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Max Kaufmann, Die Vernichtung der Judens Lettlands (La detruo de la judoj de Latvio), origina germanlingva eldono en julio 1947, Munkeno, paĝo 10 (angla traduko)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Max Kaufmann, La detruo de la judoj de Latvio (vidu supre), paĝoj 11-13
  3. 3,0 3,1 Andrievs Ezergailis, The Holocaust in Latvia (angle, "La holokaŭsto en Latvio"), Rigo 1996, ISBN 9984-9054-3-8, paĝoj 216 ĝis 219
  4. Andrej Angrick kaj Peter Klein, Die "Endlösung" in Riga, Ausbeutung und Vernichtung 1941 - 1944, (germane, La "fina solvo" (pri neniigo de la judoj) en Rigo, ekspluato kaj neniigo 1941-1944) Darmstadt 2006, ISBN 3-534-19149-8, paĝo 91
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Frida Michelson, I Survived Rumbuli ("mi pretervivis la amasmurdon en arbaro Rumbula"), The Holocaust Library, Novjorko, 1979, ISBN 0-89604-030-5, paĝoj 48 ĝis 50.
  6. Frida Michelson, I Survived Rumbuli (vidu supre), paĝoj 64 ĝis 66.
  7. 7,0 7,1 7,2 Gertrude Schneider, Journey into terror: story of the Riga Ghetto ("Vojaĝo en Teruron, historio de la getto de Rigo"), Westport, Konektikuto: eldonejo Praeger, 2001, ISBN 0-275-97050-7, paĝo 2
  8. Frida Michelson, I Survived Rumbuli (vidu supre), paĝoj 52 ĝis 55
  9. Frida Michelson, I Survived Rumbuli (vidu supre), paĝoj 60 ĝis 63.
  10. 10,0 10,1 Bernhard Press, The murder of the Jews in Latvia ("La murdo de la judoj en Latvio"): 1941-1945, Evanston, Ilinojso: Northwestern University Press 2000, ISBN 0-8101-1729-0, paĝo 46
  11. Max Kaufmann, La detruo de la judoj de Latvio (vidu supre), paĝo 23