La vorto Fordismo rilatas al Henry Ford, kiu inventis la amasproduktadon kaj perfektigis la ĉenan labormetodon en la komenco de la unua mondmilito (1914). Li enkondukis tiujare la tagan salajron de 5 usonaj dolaroj por faklaboristoj (ĝis tiam 2,34), la okhoran labortagon, kvintagan laborsemajnon (ĝis tiam 6) do la kvardekhoran laborsemajnon. Li volis produkti la plej bonajn aŭtomobilojn per la plej bonaj laboristoj. Kvankam la financa mondo kritikis lin li ne dekliniĝis, sed ne permesis interbabili la laboristojn apud la rulbendo kaj kontraŭis eĉ la sindikatan movadon.

Li enkondukis multajn prezomalaltigajn teknikajn inventaĵojn, novan surmerkatigan metodon (re-venda ĉeno). Unue li aplikis tiun metodon en sia fabrikoj de aŭtomobiloj. Poste, la metodo disiĝis al tuta usona industrio.

Henry Ford reinterpretis la taylorismon kaj kreis metodon, en kiu la homa fiziologio estis pli respektita kaj laboristoj ne estis plu rigardataj kiel mallaboruloj, sed devis ricevi monan stimulon al laboro. La komuna punkto de du sistemoj estas la celo kreskigi la produktadon danke al du precipoj: la divido de l' laboro en unu parto vertikala (separado inter konceptado kaj realigo) kaj en unu parto horizonta (partigo de taskoj), kaj l'apero de la ĉeno de muntaĵo (kaj do de l' laboro en ĉeno). La sekvoj de tiuj precipoj estis, do, la kresko de produktado kaj de la produktiveco, sed ankaŭ de kresko de la konsumado, malkresko de kustoj de produktado (per ŝparo de laborforto kaj areo de fabriko), malkvalitiigo de metia laboro, pli bona kontrolo de la administracio de l' laboro pli kaj pli ripeta kaj monotona, kaj standardizado de la produktoj.

La amasproduktado de la Fordismo estis unu el la kaŭzoj de l' Granda depresio. Sed, la Fordismo havis pli de avantaĝojn ol malavantaĝojn kaj travivis la Grandan Depresion kaj la Dua mondmilito ĝis la krizo de 1973. Post la apero de la ekonomika modelo de Fleksebla akumulo, la Fordismo ne povis resisti al novaj problemoj de produktado kaj estis anstataŭigita de post-Fordismotoyotismo.

Aldous Huxley en la romano Brave New World kritikis la fordismon. En la romano, Ford fariĝis dio de nova religio la Fordismo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti