Forkapto de lerneja aŭtobuso la 23-an de majo 1978

Marde la 23-an de majo 1978 kuzoj el regiono de Litoměřice Milan, Robert kaj Václav Bareš-oj provis trabati sin ĝis Okcidento kun forkaptita aŭtobuso kun ostaĝoj. Ili estis armitaj per ŝtelitaj kuglopafiloj. Ili atakis la aŭtobuson en spaco de valbaraĵo Jesenice en distrikto Cheb.

La aŭtobuso veturigis studentojn de la tria klasjaro de gimnazio Říčany, kiuj estis en lerneja ekskurso ĝis GDR. Sub minacoj de pafmortigo la forkaptintoj devigis ŝoforon de la aŭtobuso, por ke li ŝanĝu direkton de veturado al ŝtatlimo kun FRG. Pere de la studentoj, kiujn ili prenis kiel ostaĝojn, ili klopodis en Cheb intertrakti traveturon tra limpasejo ĝis FRG en Pomezí nad Ohří. Rilate al fakto, ke respondecaj organoj ne intencis lasi la forkaptintojn traveturi tra la limo, komencis la krimintoj pafi el la kuglopafiloj en plafonon de la aŭtobuso, dum kio okazis pro malfeliĉa hazardo vundiĝo de unu el la studentinoj, kiun ili poste tralasis. Antaŭ limpasejo en Pomezí nad Ohří post pluaj intertraktadoj kaj minacoj inter Bareš-oj kaj Limgardistaro sukcesis konsentigi tralason de ĉiuj 39 ostaĝoj kaj liberan traveturon de la aŭtobuso eĉ kun la ŝoforo ĝis FRG. Sed la organoj de Limgardistaro ne pensis siajn promesojn serioze - ili haltigis la aŭtobuson per najloj sur ŝoseo kaj per kirasita transportilo, kiu estis starigita en la vojon. Dum sekvanta abrupta interpafado inter soldatoj de Limgardistaro kaj la forkaptintoj estis morte vundita Milan Bareš kaj la ŝoforo de aŭtobuso Jan Novák. La restantaj forkaptintoj – Robert kaj Václav Bareš-oj estis grave vunditaj.

Forkaptintoj redakti

  • Robert Bareš (21-an de januaro 1956 Louny – 6-an de decembro 1979), en la tempo de forkapto li estis 22-a jara. Ekzekutita.
  • Václav Bareš, en la tempo de forkapto li estis 20-a jara. Kondamnita al 25 jaroj.
  • Milan Bareš († 23-a de majo 1978), en la tempo de forkapto li estis 26-a jara. Li mortis dum la interpafado.

Planado, armiloj, nombro de ostaĝoj redakti

La kuzoj Bareš-oj kuraĝis al sia faro post semajno de interparoladoj. La fatalan tagon matene Robert per sia Trabant prenis Milan-on kaj ili veturis en laborejon por Václav. Tri pafarmilojn ili havigis en arbarista domo ĉe Řevničov, kiun ili ŝtelis. Poste ili ekveturis direkte al Cheb, kie ili serĉis aŭtobuson konvena por forkapto. Antaŭvespere ili trovis en spaco de la valbaraĵo Jesenice aŭtobuson kun 39 studentoj de gimnazio Říčany survoje ĝis GDR, temis pri ilia unua lerneja ekskurso. Ili atendis, kiam la aŭtobuson forlasos pedagogia akompanantaro pro celo de serĉado de dumnokta loĝigo, poste ili atakis la aŭtobuson kun la armiloj.

Juĝejoj kaj ekzekuto redakti

La 7-an de septembro 1978 ili estis fare de Regiona juĝejo en Plzeň kondamnitaj al esceptaj punoj – Václav Bareš al forpreno de libereco por 25 jaroj kaj Robert Bareš al mortpuno. Robert Bareš estis ekzekutita la 6-an de decembro 1979. En la jaro 1992 la verdikto de la juĝejo estis iom ŝanĝita, al Václav Bareš la puno estis mallongigita por 11,5 jaroj kaj li estis tralasita el malliberejo. Sed la juĝeja proceso ne estis ĝis nun fermita pro kaŭzo de neklaraj cirkonstancoj de la morto de ŝoforo Jan Novák. Juĝita estis ankaŭ tiama komandanto de limgardista deĵoro František Šádek, kiu rekte ĉeestis dum la interveno, kaj li donis ordonon por haltigi la forkaptintojn per ĉiuj rimedoj.

Šádek mortis en oktobro de 2015 en soldata malsanulejo en Prago.

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti