Forketo

osto en birdoj kaj dinosaŭroj

Forketo {en latina science furcula samsignife} aŭ populare dezirosto estas forkoforma osto troviĝanta en birdoj kaj en aliaj animaloj (dinosaŭroj), kaj kiu estas formata per kungo de la du klavikloj. Ĉe birdoj, ties unuaranga funkcio estas plifortigo de la toraka skeleto por elteni la forton de flugo.

Forketo (ruĝe) ĉe skiza birda skeleto.

Ĉe birdoj redakti

Ĉar la torako estas premita de la flugomuskoloj dum la flugilfrapado, la supraj pintoj de la forketo apartiĝas, etende tiom multe kiom ĝis 50% el sia ripoza larĝo, kaj poste reveniĝas.[1] Filmetoj per ikso-radioj de sturnoj dumflugaj montris, ke aldone al plifortigo de la torako, la forketo agadas kiel risorto en la brusta zono dumfluge. Ĝi etendas kiam la flugiloj subeniĝas kaj revenas kiam ili leviĝas. Agadante kiel risorto, la forketo kapablas reteni iome da energio generita per kuntiriĝo de la brustaj muskoloj, etende la ŝultojn flanken, kaj poste liberigante la energion dum la forketo revenas al la normala sinteno. Tio siavice metas la ŝultrojn al mezo de la korpo.[2]

Ĉe birdoj, la forketo povas ankaŭ helpi ĉe la spirado per kontribuo al pumpado de aero tra la aersakoj.[1]

Ĉe populara kulturo redakti

 
Dezirosto de koko.

El la 15a jarento en Eŭropo oni supozis, ke la dezirsoto povus antaŭdiri la veteron.[3] Nune, elpreninte ĝin el meleagro aŭ koko, la dezirosto estas sekigita ka jtenita inter la etfingroj de du kontraŭaj "dezirantoj". Post la eldiro aŭ elpenso de deziro la osto estas tirata el ĉiu persono. La deziranto kiu akiras pli grandan parton de la osto supozeble ricevos garantion de plenumdeziro. Alternative la venkinto povas elekti transdoni sian osteron, kun la deziro, al sia elektita persono.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Gill, Frank B.. (2007) Ornithology. New York: W. H. Freeman and Company, p. 134–136. ISBN 0-7167-4983-1.
  2. Proctor, Noble S.. (october 1998) Manual of Ornithology: Avian Structure and Function. Yale University Press. ISBN 0-300-07619-3.
  3. Davis, Marcia, "Wishbone myth has long history". Kontrolita 27a Septembro 2012.