Forko estas manĝilo, simila al kulero, sed kiu havas kelkajn pintojn anstataŭ ujon.

Variaj forkoj

Fiŝkaptilon de helena dio Pozidono (Neptuno ĉe antikvaj romianoj) eblas konsideri kiel praavon de moderna forko. Forksimilan ilon oni uzis historie ankaŭ en batalo, terkultivado, rostado kaj frizado. En Romio oni komencis uzi oran forketon por manĝado, sed barbaraj triboj ruinigis tiun kulturon por longa jarmilo.

Ree ĝi estis inventita proksimume en IX jarcento en Bizanco, de kie forko ekkonkeris mondon tra Venecio kaj tra Kijiva Rusjo, Pollando ĝi atingis tablon de reĝo Ludoviko la 14-a (Francio). Pri tio oni povas ekscii de pola libro Lyzka za cholewa a widelec ne stole (Kulero en boto sed forko sur tablo, Krakovo, 1974):

Valeza reĝ’ evitis politikumadon
Sed li pasie ŝatis bovlumbaĵan pladon,
Litornojn same, post ĉasistprizorgo,
Li kaptis per portita el Pollando forko.
(Elpoligis Kris Long)

Ofte oni malpermesis uzi forkon, ekz. sur ŝipoj de la Brita militŝiparo, per statutoj de kelkaj monakejoj (ilo de satano) ktp. Ĝi komence estis uzata ĉe riĉuloj kaj estis produktita el noblaj metaloj kiel ekz. oro, arĝento. Nun estas produktita el specifaj metaloj kaj ofte kun plasta, ligna, guma, porcelana, vitra, best-osta tenilo. Por etinfanoj kaj klientoj de rapidmanĝejoj oni faras ĝin el plasto.

La forko, kvankam oportuna manĝilo ne estas nepra, eĉ malpli ol tranĉilokulero, kaj aperis pli malfrue ol tiuj. Cetere, en multaj landoj, oni uzas manĝbastonetojn aŭ direkte siajn fingrojn.

Kolekto de forkoj redakti

 
Arĝentaj forkoj

Esperantisto Viktor Pajuk posedas la plej grandan kolekton de ŝtalaj forkoj — pli ol 800 iloj. Li ekkolektis forkojn en 1980 kiel studento. En 1999 en Lucko oni ekspoziciis 220 ilojn el lia kolekto, kio okupis 9 kadrojn (po 1 m²). Pri lia kolekto aperis artikolo en Monato (gazeto), li prelegis en Ternopilo, Lucko, Londono, Frankfurto, Ĉikago kaj aliaj urboj.

Alia signifo redakti

Forko estas ankaŭ la loko, kie vojo, tubo, branĉo k.t.p. disiĝas al du aŭ pluraj direktoj [1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. PIV2 (2002) p. 354