Formo-memora alojo

Formo-memora alojo (mallonge FMA, angle SMA) (ankaŭ nomata kunmemora metalointeligenta drato) estas metalo kiu rememoras sian originalan geometrian formon. Se oni aliformas ĝin, poste per varmigo al specifa temperaturo, ĝi reakiras sian originalan formon.

La du ĉefaj tipoj de kunmemoraj alojoj estas la kupro-zinko-aluminia alojo, kaj la nikelo-titano alojoj, kiuj estas ofte pli multekostaj. La temperaturo, super kiu la FMA ŝanĝas ĝian strukturon, dependas de la alojo, kaj povas esti agordata pere de modifo en la proporcioj de la elementoj.

La nikelo-titanajn alojojn oni disvolvis en 1965, ene de la Mararmea Municia Laboratorio, kaj oni vendis ilin kun la vendnomo Nitinol (mallongigo por la angla "Nickel Titanium Naval Ordnance Laboratories).

La kampoj de uzoj por la FMA-oj kreskis dum la lastaj jaroj, precipe en medicino, ekzemple la disvolvado de dentformigiloj kiuj konstante puŝas la dentoj. Tamen, tiuj materialoj ne konvenas por robotoj aŭ artefaritaj muskoloj, ĉar varmigi ilin malŝparas energion kaj ili reagas malrapide. Tamen, iu robotismolaboratorioj uzas FMA-ojn por muskoloj artefaritaj.

Metalaj alojoj ne estas la nuraj materialoj, kiuj reagas al la varmo; polimerojn kun memoro de formo la scientistoj ankaŭ disvolvis, kaj tiuj polimeroj aperas en la merkato ne longe antaŭ la fino de la jardeko 1990.

Fermagnetaj formo-memoraj alojoj (FFMA) estas alojoj kiuj simile ŝanĝas sian formon en fortaj magnetaj kampoj.


Eksteraj ligiloj redakti