Forosa preĝejo (ruse Храм Воскресения Христова) ortodoksa preĝejo, situanta ĉe la loĝloko Foroso sur la Suda Bordo de Krimeo, (Ukrainio). La preĝejo troviĝas sur alte situanta elstara roko survoje inter Foroso kaj la montpasejo "Bajdara pordego". La Forosa preĝejo estas unu el la plej popularaj vidindaĵoj kaj simboloj de la Suda Bordo de Krimeo.

Forosa preĝejo
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj44° 24′ 16″ N, 33° 47′ 18″ O (mapo)44.4044433.78839Koordinatoj: 44° 24′ 16″ N, 33° 47′ 18″ O (mapo)

ArkitektoNikolai Chagin

Estiĝo1892

Forosa preĝejo (Krimeo)
Forosa preĝejo (Krimeo)
DEC
Forosa preĝejo
Forosa preĝejo

Map
Forosa preĝejo
Vikimedia Komunejo:  Church of the Resurrection, Foros [+]
vdr
Vidaĵo de Foroso kaj de Forosa preĝejo de sur la montpasejo "Bajdara pordego"

La plena nomo de la preĝejo estas "Preĝejo de la Krista resurekto". Ĝi estis konstruita en la jaro 1892 kontraŭ mono de negocisto A. G. Kuznecov laŭ la projekto de arkitekto N. M. Ĉagin memore pri la "mirakla" saviĝo de imperiestro Aleksando la 3a kaj lia familio dum trajn-averio, kiu okazis la 17an de oktobro 1888.

La preĝejo troviĝas sur abrupta klifo (la tiel nomata Ruĝa Roko) 400 metrojn super la mar-nivelo.

La preĝejo estas konstruita en bizanca stilo. La mozaikaj ornamaĵoj estis faritaj en la metiejo de italo A. Salviati; la interno de la preĝejo estis pripentrita fare de la pentristoj A. K. Korzuĥin, V. Je. Makovskij, N. Je. Sverĉkov.

En la jaro 1924 la preĝejo estis fermita; la krucoj estis forrompitaj kaj la internaj pentraĵoj - farbokovritaj. Ĝis la jaro 1969 en la preĝeja konstruaĵo estis manĝejo por turistoj; ekde la jaro 1969 ĝi estis tute neprizorgata.

En la jaro 1992 la preĝejo estis redonita al la kristana paroĥo. Post restaŭrado en la preĝejo denove okazas la di-servoj.

Nuntempe la preĝejo estas fama kaj populara vizitindaĵo de la Suda Bordo de Krimeo. Por atingi ĝin, oni veturu aŭ piediru kelkajn kilometrojn supren laŭ la aŭtovojo, kiu kondukas el Foroso al la montpasejo "Bajdara pordego".

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.