Fort Beaufort (en Kosa lingvo: iBhofolo) estas urbo en la Amatola distrikto de la Provinco Orienta Kablando de Sudafriko, kaj havis populacion de 25 668 loĝantoj en 2011. La urbo estis establita en 1837 kaj iĝis municipo en 1883. La urbo kuŝas sur la kunfluejo de la riveroj Kat kaj Brak inter Keiskamma kaj Great Fish. Fort Beaufort servas kiel eta 'dormurbo' por akademiaj stabanaro kaj studentoj de la Universitato de Fort Hare, kun sidejo en la najbara urbo Alice, kaj estas proksima ankaŭ al la Sulphur Springs.

Fort Beaufort
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 5720 • 5720
Demografio
Geografio
Geografia situo 32° 47′ S, 26° 38′ O (mapo)-32.78333333333326.633333333333Koordinatoj: 32° 47′ S, 26° 38′ O (mapo) [+]
Alto 444 m [+]
Areo 46,19 km² (4 619 ha) [+]
Fort Beaufort (Orienta Kablando)
Fort Beaufort (Orienta Kablando)
DEC
Fort Beaufort
Fort Beaufort
Situo de Fort Beaufort

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fort Beaufort [+]
vdr

Ĝi estas ankaŭ naskoloko de sudafrika politikisto kaj kontraŭ-apartisma aktivulo kiu estis ankaŭ la unua ĉefministro de la Orienta Kablando nome Raymond Mhlaba kaj lia iama edzino Joyce Meke.