Fort McMurray

loĝloko en Alberto, Kanado

Fort McMurray estas nememstara municipoparto ("urba servoareo") ene de la regiona municipo Wood Buffalo (RMWB) en la nordorienta parto de la kanada provinco Alberto. Malgraŭ sia administra nememstareco ĝi ne estas malgranda loĝloko: laŭ la censo de 2011 en Fort McMurray vivis 61 374 loĝantoj.

Fort McMurray
nememstara municipoparto ("urba servoareo")
Aera vido al la centro de Fort McMurray, fone la rivero Atabasko
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Alberto
Regiono norda Alberto
regiona municipo Wood Buffalo
Parto de Kanadaj Prerioj
Rivero Athabasca
Situo Fort McMurray
 - koordinatoj 56° 43′ 35″ N 111° 22′ 49″ U / 56.72639 °N, 111.38028 °U / 56.72639; -111.38028 (mapo)
Areo 59,89 km² (5 989 ha)
Loĝantaro 61 374 (2011)
Denseco 1 024,78 loĝ./km²
Fondita 1870
Horzono UTC (UTC-7)
 - somera tempo UTC (UTC-6)
Poŝtkodo T9H ĝis T9K
Telefona antaŭkodo +1-780, +1-587, +1-825
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Fort McMurray
Retpaĝo: www.rmwb.ca
Map

Geografio redakti

Situo redakti

Fort McMurray situas 435 kilometrojn nordoriente de la provinca ĉefurbo Edmontono kaj iom malpli ol 60 kilometrojn okcidente de la limo al la provinco Saskaĉevano, ĉe la loko kie la rivero Clearwater fluas en la riveron Atabasko. La pejzaĝo estas tajgo, kaj la regiono karakteriziĝas per vasta kvanto de naftosabloj en tavolo averaĝe 30 metrojn sub la tersurfaco, kiuj havas inter unu kaj 18 procentaĵojn da natura asfalto.

Klimato redakti

La averaĝa temperaturo estas −19,8  °C en januaro kaj +16,6  °C en julio. Tutjare sume falas 334,5 milimetrojn da pluvo kaj 172 cm da neĝo po area unuo. Sume averaĝe tutjare dum 2 108 Stunden estas rekta sunbrilo.

Historio redakti

Antaŭ la setliĝo fare de blankhaŭtaj, eŭropdevenaj peltokomercistoj fine de la 18-a jarcento krioj vivis en la regiono de la nuna loĝloko. Fort McMurray fondiĝis en 1870 kiel vojpaŭzejo de la kompanio Hudson’s Bay Company. En 1915 la loko estis konektita al la fervoja reto, antaŭe la sola eksterregiona trafikilo estis vaporboatoj sur la rivero Atabasko, kaj ankaŭ post 1915 la vaporboatoj plue estis vaste uzata trafikilo. En 1947 la municipo Fort McMurray unuiĝis kun la najbara municipo Waterways kaj ĝis la jaro 1962 nomiĝis nur McMurray .

En 1980 la municipo ricevis urbajn rajtojn, kaj en 1981 pro la elborado de naftosablo jam havis 31 000 loĝantojn (en 1971 estis nur 7000). Sekve ĝi kiel provinca centro de la elterigo de naftosablo kaj tergaso en Alberto plu rapide kreskis. Mulaj homoj alvenis el Novlando kaj Labradoro, kaj el aliaj provincoj de orienta Kanado. En 1996 la urbo Fort McMurray kun najbaraj teritorioj unuiĝis al nova regiona municipo Wood Buffalo, kiu en 1016 havis proksimume 125 000 loĝantojn (do la loĝantaro de Fort McMurray konsistigas proksimume duonon). Ekde 1996 do ne plu ekzistas administre memstara urbo Fort McMurray.

En majo 2016 la loĝloko tutmonde estis en la novaĵelsendoj ĉar enormaj incendioj ĉirkaŭ Fort McMurray devigas elhejmigon de ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj.