La fortaj acidoj estas tiuj substancoj kiuj havas konstanton de acida disocio (Ka) pli grandan ol 1; por konstati kiom tiu valoro estas granda, sufiĉas pensi ke ĉiuj aliaj acidoj (krom tiuj nomataj superacidoj), estas dirate malfortaj kaj havas Ka kutime indikata per negativaj potencoj je 10.

La ses fortaj acidoj kaj iliaj konjugitaj bazoj redakti

Al la grupo de fortaj acidoj apartenas nur ses substancoj: sulfata acido (H2SO4, apartenanta al la likvido de la baterio de la aŭto), klorida acido (HCl); nitrata acido (HNO3, grava komponanto de la reĝakvo; iodhidra acido (HI); superklora acido (HClO4) kaj bromhidra acido (HBr).

Ĉiu el tiuj kemiaj kombinaĵoj komplete joniĝas en akvo: tio signifas ke el 1mol da ili oni eltiras akvan solvaĵon enhavantan precize 1mol da H3O+.

Miksi la fortajn acidojn kun akvo, aparte la sulfatan acidon, postulas grandan zorgon kaj sperton: temas, fakte, pri kemiaj rreakcioj tre ekzotermaj kiuj povas kaŭzi boladon de la solvaĵo kaj elfluon de korodaj substancoj el la porreakcia ujo. Tiuj joniĝoj okazas laŭ la sekvaj formuloj:

H2SO4 + H2O → HSO4 + H3O+
HCl + H2O → Cl + H3O+
HNO3 + H2O → NO3 + H3O+
HI + H2O → I + H3O+
HClO4 + H2O → ClO4 + H3O+
HBr + H2O → Br + H3O+

Oni notu, krome, ke, laŭ la teorio acido-bazo de Brønsted-Lowry, la konjugitaj bazoj de tiuj substancoj havas Kb konstanton de baza disocio tre malgrandan, malpli grandan ol 10−14; la bisolfata jono HSO4, aŭ ke konjugita bazo de la sulfata acido, estas senplie amfotereca substanco.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti