Fortikaĵo Akershus

La fortikaĵo Akershus (norveglingve Akerhus slott og festning) estas fortikaĵo lokita en la norvega ĉefurbo Oslo, laŭlonge de fjordo kaj proksime al la osloa urbodomo (rådhus).

Fortikaĵo Akershus en Oslo.

La konstruado de la fortikaĵo komencis fine de la 13-a jarcento sub la reĝado de Haakon la 5-a por la loka reprezentanto de la reĝo. La fortikaĵo ankaŭ longtempe estis uzita kiel malliberejo.