Fortikaĵo Erebuni

antikva fortikaĵo de Urarto
(Alidirektita el Fortikaĵo Erebuno)

La Fortikaĵo Erebuni (Erebuni) estas antikva fortikaĵo de Urarto, konstruita de la reĝoj Argiŝto la 1-a kaj Sarduro la 2-a komence de la 8-a jarcento a.K. - la fundamento estas de -782. Ĝi troviĝas en la nuna Armenio, en la samnoma distrikto Erebuno. Kun la paso de la tempo la vorto Erebuni transmorfiĝis al Erevano nomo de la urbo kie troviĝas la fortikaĵo. Tiu ĉi urbo estas la ĉefurbo de Armenio ekde 1918. La fortikaĵo estis plurfoje esplorata de la sovetaj arkeologoj inter la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj[1].

Fortikaĵo Erebuni
armene Էրեբունի ամրոց
Restaŭrigitaj muroj de la fortikaĵo
Restaŭrigitaj muroj de la fortikaĵo
Situo: Erevano, Armenio.
Geografia situo 40° 8′ 26″ N, 44° 32′ 17″ O (mapo)40.140644.5381Koordinatoj: 40° 8′ 26″ N, 44° 32′ 17″ O (mapo)
Fortikaĵo Erebuni (Armenio)
Fortikaĵo Erebuni (Armenio)
DEC
Fortikaĵo Erebuni
Fortikaĵo Erebuni
Map
Fortikaĵo Erebuni
Tipo: Fortikigita citadelo
Alteco: 1.017 metroj super la marnivelo
vdr

Etimologio redakti

 
Supro de Karmir Blur (Ruĝa Monteto)

Sur surskribo trovita en Karmir Blur, la urarta verbo erebu-ni estas uzita kun la senco "kapti, prirabi, ŝteli aŭ kidnapi" sekvita de ŝanĝiĝanta rekta objekto. Akademiuloj konjektis, ke la vorto, kiel senŝanĝa rekta objekto, ankaŭ povas signifi "preni" aŭ "kapti" kaj tiel ili kredas, ke la fortikaĵo Erebuni en la momento de ĝia fondo signifis "kapto", "konkero" aŭ "venko"[2].

La ĉerkesa folkloristo Amĝad Ĝamuĥa donas alternativan etimologion: eri (rilatante al la Er-oj, hipoteza popolo sen referencoj en iu ajn historia registro) + buni. Laŭ Ĝamuĥa, buni devenas de la radiko naĥ, kiu naskis la ĉeĉenan vorton bun kun la signifo ŝirmejo aŭ kabano; la radiko tamen simple signifas "kaverno" aŭ "ŝirmejo" kaj havas hindeŭropan radikon. Ĉeĉena "bun" principe devenas de la armena vorto bujn (բույն) por "nesto" aŭ "kaverno", de la prahindeŭropa *bʰeuH-ne-, de * bʰeuH- ("esti; kreski"). Parencaj vortoj inkluzivas sanskritan भुवन (bhúvana, "mondo"), albana bun ("paŝtista kabano") kaj mezpersa بن bun ("fundo"). Ĝi eble generis la vorton van en la armena (lingvo kun forta urarta substrato), kiu simile signifas ŝirmon. Van kiel radiko ankaŭ ĉeestas en multaj aliaj loknomoj en historia Armenio, inkluzive de la urbo Van, Lago Sevan, Iĝevan, kaj Naĥiĉevan, do verŝajne la Van en Erevanoestas alia rekta traduko de la radiko. Ĝajmuĥa krome asertas, ke la nomo de la popolo Er funkcias ankaŭ kiel radiko por la valo Aras (la gorĝo Eraŝki) kaj por la mezepoka kartvela nomo uzata en la kartvelaj Kronikoj por la lago Sevan, "Lago Ereta". La teorioj de Ĝajmuĥa ne estas vaste akceptitaj de la ĉefaj lingvistoj, antropologoj aŭ historiistoj[3].

Historio redakti

Erebuni estis fondita de reĝo Argiŝti la 1-a en 782 a.K. Ĝi estis konstruita supre de monteto nomata Arin Berd super la valo de la rivero Aras kaj kun la celo servi kiel militista fortikaĵo por protekti la nordan landlimon de la loka imperio Urarto. Ĝi estis priskribita kiel "projektita kiel granda administra kaj religia centro kun tute reĝa ĉefurbo". Laŭ Margarit Israeljan, la reĝo Argiŝti la 1-a komencis la konstruadon de Erebuni post konkero de la teritorioj norde de Erevano kaj okcidente de la lago Sevan, kie nuntempe troviĝas la urbo nomata Abovjan ekde 1963 honore al la armena verkisto Ĥaĉatur Abovjan. Laŭ la registroj, la kaptitoj forprenitaj en ĉi tiuj militistaj kampanjoj, viroj kaj virinoj, kutimis helpi konstrui la urbon[4].

Dum arkeologia ekspedicio farita en 1950 kaj gvidata de la armena sciencisto Konstantine Hovhannisjan, paro de ŝtonoj kun kojnskribaj surskriboj estis malkovrita en Arin Berd, unu el ili estis dediĉita al la fondado de la urbo dum la regado de Argiŝti la 1-a, kaj la alia rilatis la konstruadon de grenejoj fare de lia filo kaj posteulo reĝo Sarduri la 2-a. Argiŝti lasis similan surskribon en alia ĉefurbo de sia reĝlando, Tuŝpo, indikante ke li prenis 6 600 militkaptitojn de Ĥate kaj Cupani por ekloĝigi sian novan urbon[5].

Pro la fakto, ke granda nombro da artefaktoj kun la surskribo "Erebuni" estis eltrovital dum elfoslaboroj en la najbara urbo samepoka Tejŝebano, iam aperis duboj, ĉu Erebuní vere estas en Arin-Berd: estis eblo, ke la fondaĵa memortabulo malkovrita de Hovhannisjan en 1950, estus atinginta la monteton hazarde. Post ok jaroj, en 1958, la disputo estis finfine solvita, kaj la fina hipotezo estis konfirmita: dum arkeologiaj elfosadoj alia surskribo de Argiŝti la 1-a sur la fundamentoj de Erebuni estis malkovrita sendamaĝa en ŝtono[6], metita sur praan muron. Tiel, ekde 1958, estis konfirmite, ke Erebuni situas sur la monteto Arin-Berd[7] .

Surskriboj eltrovitaj en la fortikaĵo Erebuni de la reĝo Argiŝti la 1-a
   
Surskribo eltrovita en 1950
Surskribo eltrovita en 1958

Kiel en aliaj tiamaj urboj de Urarto, ĝi estis konstruita surbaze de triangula plano supre de kolono instalita ĉirkaŭ 10 - 12 metrojn kun alta muro. Malantaŭ ĝi, la konstruaĵoj estis apartigitaj per centraj kaj internaj muroj. La muroj estis faritaj el diversaj materialoj, inkluzive de bazalto, tofo, ligno kaj adobo. Argiŝti konstruis grandan palacon kaj elfoslaboroj en la areo trovis aliajn rimarkindajn konstruaĵojn inkluzive de reĝa kunvenejo ĉirkaŭata de kolonoj, templo dediĉita al la urarta dio Ĥaldi, citadelo kie loĝis la garnizono, loĝejoj, dormoĉambroj kaj provizejoj. La internaj muroj estis riĉe ornamitaj per murpentraĵoj de religiaj kaj sekularaj scenoj. Sinsekvaj reĝoj de Urarto faris sian loĝlokon en Erebuni dum iliaj militaj kampanjoj kontraŭ la nordaj invadantoj kaj daŭrigis konstruajn laborojn por plisolidigi la defendoj de la fortikaĵo. Reĝoj Sarduri la 2-a kaj Rusa la 1-a ankaŭ uzis Erebuni kiel haltejon en siaj novaj konkeraj kampanjoj norde[8]. En 735 a.K., Sarduri la 2-a estis venkita de la asiria reĝo Tiglatpileser la 3-a ĉe la kontraŭa parto de la lando okcidente de Erebuni, ĉi tiu malvenko estis la turnopunkto en la historio de Urarto, kiam li komencis perdi sian potencon kaj havaĵojn, Cetere, dum la regado de la filo de Sarduri la 2-a, Rusa la 1-a, la oftaj cimeraj atakoj de la nordoriento de Urarto en la valo Ararato rezultigis ĉesigon de ekonomia agado kaj trankvila kaj paca disvolviĝo en la valo ili faris administrajn reformojn kaj ŝanĝis la staton de Erebuni al najbara Argiŝtiĥinili. La regiono baldaŭ falis sub laregadon de la aĥemenida dinastio kvankam la strategia pozicio, kiun okupis Erebuni, ne malpliiĝis, ĝi fariĝis grava centro de la satrapio de Armenio. Malgraŭ multaj invadoj fare de sinsekvaj eksterlandaj potencoj, la urbo ne estis forlasita kaj estis kontinue loĝata dum la sekvaj jarcentoj, fine disvastiĝanta ekster la fortikaĵo por iĝi la urbo Erevano. En septembro 1968 la memorfesto de la 2750 jaroj estis festita la fondo de Erebuni proksime al Erevano[9].

Arkitekturo redakti

Ekstera parto redakti

La konstruado de la triangula strukturo de la kastelo-fortikaĵo Erebuni staris sur la supro de la monteto Arin Berd je 65 metroj alta, kun ĝenerala spaco de ĉirkaŭ ok hektaroj kaj strategia pozicio super la Ararat-ebenaĵo kaj la ĉefaj alirvojoj de la citadelo. Dum ĝia konstruado, la supro de la monteto estis artefarite ebenigita. Ĉirkaŭ ĝi muro estis konstruita kun grandegaj ŝtonaj blokoj, la bazo altas du metrojn kaj estas pintita per muro de sep ĝis ok metroj farita per argilaj brikoj subtenataj de murapogiloj el kvin metroj metitaj ĉiun ok metrojn. La ĉefa enirejo al la fortikaĵo situas en la sudoriento de la pli milda deklivo de la monteto, ĉi tiu enirejo estis protektita per altaj turoj. Tra ĝi eblas eniri en la centran korton de la citadelo mezuranta 14 x 17 metrojn[10].

Eksteraj muroj
     
Eksteraj muroj en kiuj elstaras la kontraŭfortoj
Vidaĵo de la suda parto
Strukturo de la muro: ŝtona bazo kaj supre de ĝi, brikoj

Templo de Ĥaldi redakti

La religia parto situas en la sudokcidento de la korto, kaj estis, en unua vico, templo dediĉita al la dio Ĥaldi, unu el la plej rimarkindaj kaj parte konservitaj el la urartaj konstruaĵoj. La templo havis ŝtuparon kondukantan al la tegmento de tur-speca zigurato, kaj flanka ĉambro en la suba etaĝo, ĉi tiu ĉambro estas ĉirkaŭita de malferma enirhalo kun dek du kolonoj el ligno, ankrita en ŝtono kaj kun benkoj laŭ la muroj. Sur la maldekstra muro estas altaro por oferoj kaj ritaj ceremonioj. Ĝiaj muroj estis ornamitaj per buntaj freskoj prezentantaj homajn figurojn, diojn, geometriajn dekoraciojn kaj florajn desegnojn[11]. Unu el la malkovritaj pentraĵoj reprezentas la dion Ĥaldi kiu staras sur leono, tipan scenon en la reprezentoj de ĉi tiu dio. La planko de la templo multe kontrastas al la resto de la komplekso, ĉar ĝi estis farita el malgrandaj lignaj lignotabuloj, kompare kun la argile tegitaj adobaj plantoj troviĝantaj en la ceteraj ĉambroj de la citadelo. En la aĥemenida periodo duono de la templo de la dio Ĥaldi estis uzata por ekonomiaj celoj, dum la alia duono fariĝis parto de granda apadano[12] .

Rekonstruadoj en la temploj de Erebuni
     
Rekonstruado de fragmento de la atrio de la dio Ĥaldi
Rekonstruado de la bildo de Ĥaldi
Rekonstruado de la enirejo de la templo Susi

Templo de Susi redakti

La templo de Susi estis rektangula ĉambro kun internaj dimensioj de 5,05 x 8,08 metroj kaj la ekstero de 10 x 13,45 metroj. Ĝi ŝajne estis destinita al malmultaj vizitantoj. Malantaŭ la ĉambro estas la altaro; la templo estas lumigita per supra aperturo kiu ankaŭ estis uzita por la forigo de fumo de la oferoj. La internaj muroj estis ornamitaj per murpentraĵoj. Ambaŭflanke de la enireja pordo al la templo estis kojnskribaĵoj kun detaloj pri ĝia konstruo fare de la urarta reĝo Argiŝti la 1-a kaj dediĉitaj al la dio Ivarŝa. En la aĥemenida periodo, la templo estis rekonstruita kaj fariĝis persa templo[13].

Kojnoskribaĵo en la enirejo de la templo Susi
Elfosita en 1956.
 
Dio Ivarŝa en ĉi tiu domo Susi, Argiŝti, filo de Menua, konstruita, Argiŝti diras: la tero de ĉi tiu loko estis malplena, nenio estis konstruita. Argiŝti, potenca reĝo, la granda reĝo, la reĝo de la lando Biainili, regulo de Tuŝpo Urbo.[14]

Reĝa palaco redakti

Maldekstre, ĉe la sudokcidenta flanko de la enireja pordego, estas la parto de la reĝa palaco kun panorama vido al la monto Ararato. La palacon probable ofte vizitis la urartaj reĝoj. La ĉefa halo mezuras 17 x 7,5 metrojn, kaj havis plafonon kun ligna kovrilo kaj muraj pentraĵoj estis elmontritaj sur ĝiaj muroj multkoloraj, estas kelkaj truoj kun grandaj najloj en la muroj, kiuj verŝajne kutimis pendigi tapiŝojn kiel parton de ĝia dekoracio. Tra longa koridoro oni atingis la korton de la kolonoj, aranĝitaj laŭ kvin unuoj laŭ ĝia longo kaj kvarope laŭ sia larĝo. De ĉi tiu korto eblis eniri en la reĝan ĉambron, ĉio blanke farbita, kvin aliaj ĉambroj estis proksime de ĉi tiu ĉambro. En ĝia areo, en la okcidenta parto estis la templo Susi, la peristilo kaj stokejoj, inkluzive stokejojn kun kolektejoj por cerealoj, oleo kaj vino[15].

Akvoprovizado redakti

 
Fragmentoj de la akvoproviza sistemo

En Erebuni, kiel en aliaj urboj de la reĝlando Urarto, estis zorge planita kaj organizita akvoproviza sistemo, kiu venis de la fontoj de la montoj situantaj sep kilometrojn de la citadelo. La akvo trapasis subteran instalaĵon, kiu konsistis el rondaj ŝtonaj tuboj kaj pariĝis per la uzo de stampo kun argilo, montranta eksteran diametron de 40 cm kaj 10 cm interne. La tuta instalaĵo estis kaŝita sub la tero por atingi strategian gravecon en kazo de sieĝo. En la urbo estis ankaŭ instalaĵoj por la fekaj akvoj. Putoj, kiuj kolektis pluvakvon, konserviĝis en la granda korto de la fortikaĵo kaj en la peristilo. Akvorezervujo estis malkovrita en la urbo, kiu filtris akvon el la plej poluitaj fontoj[16].

Elfosadoj redakti

Artefaktoj de la aĥemenida epoko.
   
Ritonoj el arĝento eltrovitaj en 1968 kiel prilaborada stilo montras la karakterizaĵojn de la helena, mezorienta kaj urarta artoj. Kelkaj scientistoj asertas ke la trezoro estas evidentaĵo de la influo de la urarta influo super la arto de Persio.[17]

La unuaj arkeologiaj elfoslaboroj komenciĝis en la 19-a jarcento, dum la plej sistemaj estis realigitaj en 1952, sub la komuna patronado de la Nacia Akademio de Sciencoj de la Armena Soveta Socialisma Respubliko kaj la Puŝkin-Ŝtata Belarta Muzeo; la teamo estis gvidata de la armeno Konstantine Hovhannisjan kaj la scienca superrigardo de la ruso Boris Pjotrovskij. Dum la unua fazo de elfosadoj (1950-1968), la palaco Argiŝti, la reĝa halo, la temploj kaj pli ol cent ĉambroj estis esploritaj. Dekduoj de urartaj kaj aĥemenidaj artefaktoj, kiel ceramiko, argilaĵoj, zonbendoj, braceletoj, perloj, trinkujoj, kaskoj, sagoj kaj arĝentaj moneroj estis malkovritaj. Ankaŭ estis trovitaj muraj fragmentoj kun gravaj religiaj temoj, inkluzive de "procesioj de dioj, sanktaj bestoj kaj arboj de vivo" kaj ankaŭ scenoj de ĉiutaga vivo, kiuj montris scenojn de "ĉasado, brutaro kaj agrikulturo"[18].

Stokejoj por greno, oleo kaj vino ankaŭ estis malkovritaj. Sur la enirpordoj al tiuj areoj, surskriboj estis trovitaj kiuj rakontas la konstruadon kaj la nombron da objektoj metitaj en ilin. Unu el ĉi tiuj surskriboj diras:

 
 Je la grandeco de la dio Ĥaldi, Sarduri, filo de Argiŝti, konstruis ĉi tiun domon, kaj li ankaŭ kreis ĉi tiujn grenejojn. En unu el ili estis 12 600 kapis, alia havis 11 500 kapis; entute 24.100 kapis. Saduri filo de Argiŝti, potenca reĝo, reĝo de la lando Biainili, reganto de la urbo Tuŝpo. 

La grandegaj ceramikaj kruĉoj, kiuj enhavis la vinon kaj oleon, havis signojn sur ili. Pli malgrandaj ceramikaj vazoj ankaŭ estis trovitaj en la elfosadoj kaj verŝajne estis uzataj en la produktado de hordea biero. Aliaj multe pli grandaj kruĉoj estis uzataj por konservado de manĝaĵoj kaj vino. La malgrandaj cirklaj markoj sur la flankoj de ĉi tiuj ujoj, proksime al la supro, indikis la kvanton, kiu estis stokebla interne, ĉi tiuj pli grandaj pecoj estis ĝenerale entombigitaj duonvoje en la tero kaj tial konservis la enhavon freŝa[19].

Multaj kojnskribaj surskriboj, kiuj estis ĉizitaj el bazalto, estis trovitaj tra la komplekso. Kelkaj el kiuj estas montritaj en la muzeo, dum aliaj estas montritaj sur la fortikaĵaj muroj. Sur la monteto la 19-an de oktobro 1968 kreiĝis la Muzeo Erebuni, kies malfermo koincidis kun la 2750-jariĝo de Erevano. Ekde 2008, elfosadoj daŭras kun la partopreno de armenaj kaj eksterlandaj arkeologoj, ĉefe francaj.

Murpentraĵoj redakti

Ŝajne, pro la fakto, ke la fortikaĵo Erebuni dum la reĝlando Urarto restis sen bataloj, la monumentaj murpentraĵoj interne pli bone konserviĝis. Diversaj restaĵoj estis malkovritaj de arkeologoj en preskaŭ ĉiuj urboj de Urarto. La unuaj pentraĵoj de la fortikaĵo estis malkovritaj en la elfosadoj de la jaro 1950, en la templo de la dio Ĥaldi. Tiam la spertuloj respondecaj pri Erebuni faris bonegan laboron konservante la murojn kaj la pecojn de gipso per farbofragmentoj, aplikante konservan teknikon por konservi la brilan kolorecon ekzistantan en la vico de murpentraĵoj. La originalaj fragmentoj de la pentraĵoj estas en muzeoj de Armenio, ĉefe en la Muzeo pri Historio de Armenio. Pluraj kopioj de ĉi tiuj pentraĵoj montriĝas en la Muzeo Erebuni, en la fortikaĵaj ruinoj kaj ankaŭ en aliaj muzeoj.

[20]

Murpentraĵoj de Erebuni
     

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Israelyan. Erebuni, pp. 12-13.
  2. . Mahari Street Yerevan Armenia on the Elevation Map. Topographic Map of Mahari Street Yerevan Armenia.. Arkivita el la originalo je 2018-06-16. Alirita 2020-10-29.
  3. Israelyan, Margarit A. (1971) Էրեբունի: Բերդ-Քաղաքի Պատմություն (Erebuni: The History of a Fortress-City) (armene). Yerevan: Hayastan Publishing Press, p. 8–15.
  4. Arutjunjan [Harootunian], N.V. (1959). “Երևանի հիմնադրման ժամանակի հարցի շուրջը”, Patma-Banasirakan Handes [Historical-Philological Journal] 2-3, p. 78–96. Alirita 15an de aŭgusto 2014.. 
  5. Barnett, R. D. "Urartu" in The Cambridge Ancient History, Volume 3, Part 1. John Boardman et al. (eds.) Kembriĝo: Cambridge University Press, 1982, p. 345.
  6. Israelyan. Erebuni, pp. 139-140.
  7. R. D. Barnett. (1982) “Urartu”, The Cambridge Ancient History, Vol. 3, Part 1: The Prehistory of the Balkans, the Aegean World, Tenth to Eighth Centuries BC, 2‑a eldono, Cambridge University Press, p. 346. ISBN 978-0521224963.
  8. (2001) The Kingdom of Armenia. Richmond: RoutledgeCurzon, p. 79. ISBN 0-7007-1452-9.
  9. Israelyan. Erebuni, p. 9.
  10. Chahin. The Kingdom of Armenia, pp. 158-160.
  11. Israelyan. Erebuni, pp. 137-138.
  12. (1973) The Wall Paintings of Erebuni. Erevano: Armena Akademio de Sciencoj, p. 57.
  13. (2006) A History of the Ancient Near East ca. 3000-323 BC. Cornwall: Blackwell, p. 217. ISBN 1-4051-4911-6.
  14. Георгий Александрович Меликишвили (Georgij Aleksandroviĉ Melikiŝvili). (1958) К вопросу о хетто-цупаннийских переселенцах в Урарту (Pri la temo de la Hitto-Tsupanni-setlantoj en Urart), Вестник древней истории (Vestnik drevnej istorii, Heroldo de antikva historio) 2 (ruse). Moskvo.
  15. Bournoutian, George A.. (2006) A Concise History of the Armenian People. Costa Mesa, Kalifornio: Mazda Publishers. ISBN 1-56859-141-1.
  16. Deschamps, Stephane (2016). “Erebuni in the context of Urartean fortresses in the Ararat plain: Sources and problems”, Quaternary International 395, p. 208–215. doi:10.1016/j.quaint.2015.08.056. 
  17. Б. Н. Аракелян, Клад серебряных изделий из Эребуни, Советская археология, p. 1 (1971)
  18. armene Hovhannisyan, Konstantine. «Արին Բերդ» (Arin Berd). Armena Soveta Enciklopedio. vol. ii. Erevano: Armena Akademio de Sciencoj, 1976, p. 60.
  19. Chahin. The Kingdom of Armenia, p. 118.
  20. (2002) Каталог археологических предметов музея «Эребуни», ‑a eldono, p. 80. ISBN 99930-2-535-6.