Fortikaĵo de Lahoro

Fortikaĵo en Lahoro, Panĝabio, Pakistano
(Alidirektita el Fortikaĵo de Lahore)

La fortikaĵo de Lahoro, kiu ricevas la nomon de Ŝahi Kila, troviĝas en la urbo Lahoro, en provinco Panĝabio de Pakistano. Ĝi situas en la nordokcidenta ekstremo de la urbo, kune al murigita citadelo. Ĝi mezuras 425 metrojn longe kaj 340 larĝe.

Fortikaĵo de Lahoro
fuorto [+]
Koordinatoj31° 35′ 25″ N, 74° 18′ 35″ O (mapo)31.59027777777874.309722222222Koordinatoj: 31° 35′ 25″ N, 74° 18′ 35″ O (mapo)

Fortikaĵo de Lahoro (Pakistano)
Fortikaĵo de Lahoro (Pakistano)
DEC
Fortikaĵo de Lahoro
Fortikaĵo de Lahoro
Map
Fortikaĵo de Lahoro
Vikimedia Komunejo:  Lahore Fort [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Lando  Pakistano
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii
Fonto 171
Regiono** Azio kaj Oceanio
Geografia situo 31° 35′ 25″ N, 74° 18′ 35″ O (mapo)31.59027777777874.309722222222
Registra historio
Registrado 1981  (5-a sesio)
Plie 2000
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

En 1981, la tuto Fortikaĵo kaj ĝardenoj de Ŝalimar en Lahoro estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko. En la jaro 2000 ĝi estis metita en la Ruĝa listo de la Monda heredaĵo.

La mita fondiĝo de Lahore kaj ties fortikaĵo estas atribuita al Lav, filo de la dio Ramo (la heroo de la eposo Ramajano). Verdire, oni ne scias certe kiam kaj kiu ĝin konstruis , sed ĝi jam ekzistis en 1025. En 1241 ĝi estis detruita de la mongoloj.

En 1267 ĝi estis rekonstruita de la sultano Ghiyas ud din Balban, kaj denove detruita de la armeo de Tamerlano en 1398 kaj rekonstruita en 1421 de la sultano Mubark Shah Syed. En 1566, la mogola imperiestro Akbar rekonstruis la fortikaĵon per brikoj kaj verŝane li ampleksigis ĝin ĝis la rivero Ravi, kaj ĝis 1849 fluis laŭlonge de la norda murego.

Laŭlonge de la 17-a jarcento, la mogolaj imperiestroj Jahangir, Ŝaho Jahano kaj Aŭrangzebo pligrandigis la fortikaĵon. Fine de la 18-a jarcento aŭ komence de la 19-a, la maharaĝo siĥa Ranĝit Sing konstruis la eksteran fortikaĵon de la norda flanko.

En 1846, la britoj okupis ĝin ĝis 1927, kiam, post la parta detruo de la suda murego, cedis ĝin al la Departemento pri Arĥeologio.