Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár

La Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár iam estis signifa fortikaĵo de Okcidenta Transdanubio, nun en la restinta kerno universitato funkcias.

Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár nuntempe
Aerfoto pri la fortikaĵo

Armea historio redakti

 
Malnova bildo pri fortikaĵo de Mosonmagyaróvár

En tiu loko estis diversaj konstruaĵoj de romianoj. Post fondiĝo de Hungara reĝlando Stefano la 1-a (Hungario) konstruis fortikaĵon, kiu iĝis centro de Moson. En la 13-a jarcento post invado de la tataroj la hungaroj konstruis jam firman ŝtonan fortikaĵon kontraŭ eblaj atakoj el okcidento. En la 14-a jarcento la posedantoj estis aŭ la reĝo, aŭ magnatoj, inter ili kelkfoje konfliktoj okazis. En la 16-a jarcento la fortikaĵo jam estis parto de la kontraŭturkaj bataladoj. En 1605 hajdukoj de Stefano Bocskai ne povis okupi ĝin, sed en 1619 Gabrielo Bethlen sen sieĝo akiris ĝin. En 1683 unufoje ankaŭ la turkoj akiris ĝin. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la fortikaĵo restis firme fidela al la Habsburgoj, poste la fortikaĵo perdis sian militan rolon.

Eduka historio redakti

La eksteraj muroj kaj bastionoj estis malkonstruitaj, restis nur la interna parto. En 1810 la restinta interna fortikaĵo ekhavis plian (duan) etaĝon. Ekde 1818 oni fondis superan agrikulturan edukejon en la restinta fortikaĵo, kiu nuntempe estas jam universitata fakultato.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomia Akademio (Magyaróvár).

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo estas neregula kvarlatero kun duetaĝaj aloj, kiuj malfermas internan korton. Tie troviĝas memorbenko kaj busto de Nikolaus Lenau, kiu tie lernis en la jaroj 1822 kaj 1823. En la 4 anguloj iom estis po unu turoj, sed nun retis nur 2, ĉar dum konstruado de la dua etaĝo 2 turoj estis integritaj al la nova etaĝo. En la ĉambroj lernado okazas, sed estas loko ankaŭ por muzeo. Antaŭ la fortikaĵo situas monumentoj pri ambaŭ mondomilitoj kaj Hungara revolucio de 1956. Menciindas romiaj tomboŝtonoj videblaj sur la muroj kaj serio de reliefoj pri signifaj profesoroj de la akademio.

Fontoj redakti

 
Ekstera enirejo de la fortikaĵo
 
Vido al la fortikaĵo