FortuninsulojFortun-insuloj (en antikva greka μακάρων νῆσοι, makárôn nêsoi el kio ankaŭ Makaronezio) estis duon-legendaj insuloj en la Atlantika Oceano. Laŭ greka mitologio, la insuloj estis rezervitaj al tiuj, kiuj elektis esti reenkarniĝaj tri fojojn, kaj sukcesis esti juĝataj kiel speciale sufiĉe puraj por iri al en la Elizeaj kampoj ĉiujn tri fojojn. [1]. La insuloj varie estas traktitaj aŭ kiel senvintra surtera paradizo loĝataj de herooj de la Greka mitologio ĉu kiel simple geografia loko. La rilata ideo de Brazilo kaj de aliaj, insulo en la Kelta mitologio estas foje kunligita kun la greka senso de insuloj en la okcidenta Mediteraneo: Sicilio, la Eolia Insularo, la Egada Insularo aŭ aliaj pli malgrandaj insuloj de Sicilio. Poste oni diris, ke tiuj insuloj estas en la Okcidenta Oceano ĉe la ĉirkaŭa rivero Oceano; tiele Madejro, plej ofte Kanarioj (en hispana Islas Afortunadas, Azoroj, kaj malplej ofte Kaboverdo, Bermudo kaj Malgrandaj Antiloj estis foje cititaj kiel eblaj kongruoj.

Referencoj redakti

  1. Pindaro, Olimpiaj odoj 2. 57 ff