Forug Farroĥ-Zad [1](perse فروغ فرخزاد; naskiĝis la 29-an de decembro 1934 en Teherano; mortis la 13-an de februaro 1967 en Tehrano) estis irana poetino kaj kinreĝisorino kiu atentas belecon kaj amon en sia poezio[2]. Ŝi estas unu el la plej gravaj reprezentantoj de irana modernismo. Ŝi estis la pli maljuna fratino de irana poeto, kantisto kaj aktoro Ferejdun Farroĥ-Zad (perse: فریدون فرخزاد). Hodiaŭ ŝi estas konsiderata unu el la plej talentaj kaj influaj virinoj en la persa literaturo de la 20-a jarcento.

Forug Farroĥ-Zad
Persona informo
Naskonomo Forugozzaman Farroĥ-zad Eragi
Naskiĝo la  29-an de decembro 1934(nun 1934-12-29)
en Teherano
Morto la 13-an de februaro 1967 (32‑jara)
en Teherano
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo Zahir-od-dowleh cemetery vd
Nacieco Irana
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Imperia Ŝtato Irano vd
Familio
Gefratoj Fereydoun Farrokhzad • Pooran Farrokhzad vd
Edz(in)o Parviz Ŝapur
Infanoj Kamjar Ŝapur, Hosejn Mansuri
Profesio
Okupo poetino, Reĝisorino
Laborkampo poezio • Persian poetry vd
Aktiva dum 1950-1967
Verkado
Ĝenroj nova Persa poezio
Verkoj Alia naskiĝo
Kredu ni al komenco de malvarma sezono
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kiam ŝi havis 16 jarojn, ŝi edziniĝis kaj post unu jaro naskis filon, kies nomo estas Kamjar. Ŝi preferis poemon kaj arton al edzineco. Ŝi persiste eksedziniĝis kaj ĝis sia morto ne plu vizitis sian filon.

Forough Farrokhzad foriris por naŭ monatoj eksterlanden en 1956. Ŝi faras kursojn pri filmo en Germanio kaj Italio.

En 1962 ŝi faris dokumentan filmon pri lepruloj sub la titolo 'La domo estas nigra', per kiu ŝi gajnis plurajn internaciajn premiojn. En 1963, UNESKO produktis tridekminutan filmon pri Forough Farrokhzad. Bernardo Bertolucci ankaŭ venis al Irano por intervjui ŝin kaj decidis fari dekkvin-minutan filmon pri la vivo de la poetino. En 1958 ŝi prenis taskon kiel asistantino ĉe la Golestana Filmstudio. Estis ĉi tie ke ŝi renkontis produktoron kaj verkiston Ebrāhim Golestān.Ŝia amanto, la edziĝinta filmproduktoro kaj verkisto Ebrahim Golestan, laŭdire signifis multon por ŝia kreiva laboro en filmo[3].

Kiel ŝi mem antaŭvidis en siaj poemoj, ŝi mortis (32 jaraĝa) en Teherano okaze de katastrofa aŭto-akcidento en la neĝo.

Inaj rajtoj redakti

"Mia revo estas liberigi virinojn de Irano kaj egaligi iliajn rajtojn kun tiuj de viroj ... Mi plene konscias pri la sufero, kiun miaj fratinoj suferas en ĉi tiu lando kiel rezulto de la maljusteco de viroj, kaj mi uzas duonon de mia arto por enkorpigi iliajn dolorojn kaj suferojn. Mia ambicio estas krei favoran medion por la artaj kaj sociaj sciencaj agadoj de virinoj".

Sholeh Wolpé skribas, "Farrokhzad estas la plej respektata ina poetino de Irano. Ŝi estis poeto de granda aŭdaco kaj eksterordinara talento. Ŝia poezio estis la poezio de protesto - protesto tra revelacio - la revelacio de la plej interna mondo de virinoj (konsiderita tabuo ĝis tiam), iliaj intimaj sekretoj kaj deziroj, iliaj malĝojoj, sopiroj, aspiroj kaj foje eĉ ilia artikulacio per silento. Ŝiaj poemoj daŭre estas signifaj en sia pledado por la liberigo kaj sendependeco de virinoj."

Verkaro redakti

Poemaro redakti

  • Kaptitulo (perse:ديوار, Asir, 1955), inkl. de 43 poemoj
  • Muro (perse: ديوار, Divar), 1957, inkl. de 25 poemkolektoj
  • Ribelo (perse:عصيان, Esian, 1958), inkl. de 17 poemoj
  • Renaskiĝo (perse: تولدى ديگر ,Tavalode Digar, 1964), interalie 35 poemoj
  • Ni kredu je la komenco de malvarma sezono (perse: ايمان بياوريم به اغاز فصل سرد, Iman biavarim be aghze fasle sard, 1965), postmorte publikigita, estas konsiderata la plej bone strukturita moderna poemaro en la persa.
 
Tombejo de Forough Farokhzad en Teherano

La verkoj kaj poemoj de Forough estis tradukitaj al la angla, turka, araba, ĉina, franca, hispana, japana, germana, franca kaj hebrea[4].

Kino redakti

1963: Filmdokumentario "La domo estas nigra" (perse: خانه سیاه است, Chāneh siāh ast) pri la vilaĝo de Behkadeh Raji fondita fare de Farah Pahlavi por leporuloj en Irano.

Aliaj redakti

Novelo: Kābūs (" koŝmaroj "); vojaĝraporto; du neeldonitaj filmoj kaj antologio de nuntempa poezio: Az Nīmā tā b'ad  ("Nīmā kaj poste")

Literaturo alilingva redakti

  • (germana) Forugh Farrokhzad: Gesammelte Werke in zwei Bänden (Forugh Farrokhzad: Tuta verkaro en du volumoj), Behnam Bavandpour (eld.), Verlag NIMA, Essen: 2002
  • (germana) Neun Gärten der Liebe – Neun persische DichterInnen der Gegenwart (Naŭ ĝardenoj de la amo - naŭ poetinoj de la nuntempo), eldonitaj de Gorji Marzban, Mehrzad Hamzelo kaj Rudolf Kraus. Edition Roesner: 2011
  • (angla) Sholeh Wolpe: Sin: Selected poems of Forugh Farrokhza. University of Arkansas Press, Fayetteville, Arkansas: 2007 ISBN 1-55728-861-5

Referencoj redakti

  1. Noto pri eblaj alilingvaj skribmanieroj: Forough Farrokhzād, Forough Farrokhzad, Forough Farokhzad, Foroogh Farokhzad, Forugh Farochzad, Forugh Farochsad, Forugh Farrochsad
  2. (en) Abdolali Dagheib, The Little Mermaid, Critical Review of poems by Forough Farrokhzad. 2006, eld. Amitis, Teherano, Irano. ISBN 964-8787-09-3. (persa titolo پری کوچک دریا)
  3. (en) Dehghan, Saeed Kamali,”Former lover of the poet known as Iran's Sylvia Plath breaks his silence, The Guardian, la 12-an de februaro 2017, ISSN 0261-3077.
  4. (fa) Parvaneh Vahidmanesh, La poemoj de Forough por israelaj kantistoj, BBC persa, la 9-an de februaro 2015.

Vidu ankaŭ redakti

Perslingva literaturo

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Oficiala retejo de Forug Farroĥ-Zad, elekto de poemoj en diversaj lingvoj