La termino Forumo povas aludi al jeno:

  • Laŭ Francisko Azorín Forumo estas Placo en la antikvaj romanaj urboj, kie oni diskutis pri publikaj aferoj, kie oni starigis vendobudojn, promenis, k.c.[1] Kaj li indikas etimologion el latina forum el fora (foiro).[2]
  • Nun en metafora senco: loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj, centro de la publika vivo. Ankoraŭ pli metafore kaj abstrakte: juĝopovo de la publika opinio[3], publika diskutejo, prezento de la problemoj por ĝenerala pritrakto (ekz. prezenti sin antaŭ la forumo de la scienco).
  • Forumo estas la oficiala nomo de la asembleo de la diversaj organizoj kaj institucioj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 76.
  2. Azorín, samloke.
  3. Plena Ilustrita Vortaro