Forumo (arkitekturo)

Forumo (en latino, forum) estis publika spaco en la antikvaj romiaj urboj kun funkcioj komercaj, financaj, religiaj, administraciaj kaj ekonomiaj, krom la loko kie la romiaj civitanoj realigis ofte sian socian vivon.

La Forumo de Julio Cezaro vidata de nordo

Origine la termino forumo estis uzata por referenci al la loko de urbo kie okazis la merkato. Ĝi troviĝis ĉe unu el la kvar enirejoj de la urbo (du de cardo kaj du de decumanus) kaj dum multa tempo, ĝi situis ekster la muregoj (el tio venas la nomo forum, kiu signifas fore, ekstere). Tiu merkato konstituis ian specon de ligilo kun la ekstera mondo. Tamen, el la 8a jarcento a.K. la forumo transformiĝis en portikara placo, jam situa en la interno de la urbo.

Laŭ Francisko Azorín Forumo estas Placo en la antikvaj romanaj urboj, kie oni diskutis pri publikaj aferoj, kie oni starigis vendobudojn, promenis, k.c.[1] Kaj li indikas etimologion el latina forum el fora (foiro).[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 76.
  2. Azorín, samloke.