Fotilo kun trua objektivo

Fotilo kun trua objektivo estas fotilo kun la plej simpla objektivo, kiu konsistas el nur unu truo por lumo sen lensoj.

Ĉi tia fotilo estis historie la unua.

Distingkapablo de ĉi tia fotilo estas multe malpli bona ol ĉe fotilo kun lensa objektivo. La relativa truo de objektivo ankaŭ estas malgranda, pro tio necesas longa eksponperiodo.

Avantaĝoj de ĉi tia fotilo estas:

La plej bona distingkapablo de ĉi tia objektivo estas se la truo de objektivo havas certan diametron. Se la truo estas tro malgrando la bildo malpliboniĝas pro difrakto.

La relativa truo de objektivo povas esti kalkulita kiel rilatumo de diametro de la truo de objektivo kaj la ĉefa fokusa distanco. La ĉefa fokusa distanco estas simple distanco inter truo kaj lumsentilo. kutima valoro de relativa truo de ĉi tia fotilo estas 1/100.

Se movi la lumsentilon pli aŭ malpli proksimen al la truo la angulo de bildo pligrandiĝas aŭ malpligrandiĝas respektive.

Fotilojn kun trua objektivo oni nun iam uzas por arta foto por fari certajn specialajn fotojn. Fotilojn kun trua objektivo eblas fari el fotilo kun ŝanĝebla objektivo per muntado de lameno kun trueto anstataŭ objektivo.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti