Foxhol
Foxhol estas vilaĝo en la komunumo Midden-Groningen en la provinco Groningen en Nederlando.
Foxhol | |||
---|---|---|---|
vilaĝo • loĝloko en Nederlando | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 10′ N, 6° 43′ O (mapo)53.16696.7203Koordinatoj: 53° 10′ N, 6° 43′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Foxhol [+] | |||
La origina vilaĝo nuntempe estas tute kunkreskinta kun Hoogezand. Precipe ĝi estas konata ĉar la industriisto el Groningen W.A. Scholten en 1842 konstruis sian unuan fabrikon ĉi tie. Tio estis la komenco de la Scholten-konzerno, kompanio kiu dum la 1970-aj jaroj pereis, sed en la 19-a jarcento staris je la bazo de la disvolviĝo de la torfa vilaĝo.
La stacidomo de Kropswolde fakte situas sur la teritorio de Foxhol.
Vidindaĵoj redakti
- La Lago de Foxhol (nederlande:Foxholstermeer), origine nomita Boelemeer, estas lago tratranĉita de la fervojlinio Groningen-Nieuweschans sed estas tunelo por boatetoj. La lago kaj granda parto de la ĉirkaŭaĵo konsistas el naturareoj, inter kiuj la Kropswolderbuitenpoldero kaj la Westerbroekstermadepoldero.
Koordinatoj: (53° 10′ N 6° 43′ O / 53.167 °N, 6.717 °O (mapo))