Frédéric Cuvier (naskiĝis en Montbéliard, Doubs, Francio, la 28-an de junio 1773 - mortis en Strasburgo la 24-an de julio 1838) estis franca zoologo kaj paleontologo. Li estis la plej juna frato de la fama naturalisto kaj zoologo Georges Cuvier.

Frédéric Cuvier
Franca zoologo
Franca zoologo
Persona informo
Frédéric Cuvier
Naskiĝo 28-a de junio 1773
en Montbéliard, Doubs,  Francio
Morto 24-a de julio 1838
en Strasburgo,  Francio
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Gefratoj Georges Cuvier vd
Infanoj Frédéric Cuvier vd
Profesio
Okupo botanikisto • paleontologo • fizikistozoologo • universitata instruisto vd
Laborkampo zoologiopaleontologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederic estis zorganto de la menaĝerio de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo el 1804 al 1838. Li nomigis la specion de la Malgranda pando (Ailurus fulgens) en 1825. La profesoreco de kompara fiziologio estis kreita por li ĉe la Nacia Muzeo de Natura Historio en 1837. Li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Societo de Londono en 1835.

Li estis menciita en la verko de Charles Darwin nome On the Origin of Species (Ĉapitro VII) kiel laborinto pri animalaj kutimaro kaj instinkto, ĉefe pri la distingo inter kutimo kaj instinkto. Li estis menciita ankaŭ en Moby-Dick (Ĉapitro 32) kiel verkinto pri la temo de balenoj.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Histoire naturelle des mammifères (4 vols., 1819–1842) (kun Étienne Geoffroy Saint-Hilaire)
  • De l’histoire naturelle des cétacés. Roret, Paris 1836
  • Dictionnaire des sciences naturelles, Strasbourg & Paris, 1826