François Barthélemy

François markizo de BARTHELEMY (naskiĝinta la 20-an de oktobro 1747 en Aubagne, mortinta la 3-an de aprilo 1830 en Parizo) estis franca diplomato. Lia onklo estis la filologo kaj arĥeologo Jean-Jacques Barthélemy.

François Barthélemy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1747 (1747-10-20)
en Aubagne
Morto 3-an de aprilo 1830 (1830-04-03) (82-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)oj Joseph Anicet Barthélemy • André Barthélemy de Courcay
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr

Vivo redakti

Barthélemy eniris sub la reĝo Ludoviko la 14-a la servadon diplomatan iĝonte en 1791 plenkomisiita ministro en Svislando. Tie ĉi li gvidis kontentige la respublikon kiu longe de li sola povis resti en regulaj kontaktoj kun la fremduj-aro; en 1795 li peris la Pacon de Bazelo kun Prusio kja Hispanujo.

En 1797 li revenis al Franclando kaj elektitis membro de la Direktoraro. Sed li devis demisii post la puĉo en la 4.9.1797 kaj deportitis en Francan Gujanon. De tie li baldaŭ kun kvino da kamaradoj fuĝi sukcesis al Anglujo. Revokite fare de la Unua konsulo post la 9.11.1799 Barthélemy iĝis en la 10.2.1800 simpla ano, poste vicprezidanto de la senato kaj li samtempe nomumitis grafo regna. En aprilo 1814 li prezidantis la senaton en la momento kiam la deputitoj voĉdonis por la abdiko imperiestra. Post la Dua restaŭrado li iĝis ministro pri eksteraj aferoj kaj markizo.

Lia ĝenerale treege konservativisma sinteno iĝis lin tiom malŝatinda, ke li retiriĝis el la politika vivo en 1819.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 405 (tie ĉi interrete)