François MOREL naskiĝis la 10-an de junio 1959 en Flers (Orne). Li estas franca aktoro, scenaristo kaj kantisto.

François Morel
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1959 (1959-06-10) (64-jaraĝa)
en Flers, Orne,  Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Kaeno
Familio
Edz(in)o Christine Patry
Infano Valentin Morel
Okupo
Okupo aktoroscenaristokronikistofilmreĝisorokantistoverkisto • diskografa artisto • publikigisto • reĝisoro
TTT
Retejo http://www.francoismorel.com/
vdr
François Morel, Salono de la libro, Parizo, 2012

Biografio redakti

Naskiĝinta en Flers, François Morel pasigis sian infanaĝon en Saint-Georges-des-Groseillers (Saint-Georges-de la-Grosujoj).

Post majstreco de literaturo atingita en la universitato de Caen, François Morel vizitadis la Nacian altlernejon de teatro de la rue Blanche (Blanka strato) en Parizo.

Jean-Michel Ribes estis la unua kiu alvokis la talenton de François Morel, donante al li la rolon de la grumo en sia televida serio Palace. Poste li aniĝis al la trupo de Jérôme Deschamps kaj Macha Makeïeff: Les Deschiens.

Lia fameco eksplodis kiam la mondo de Jérôme Deschamps kaj Macha Makeïeff estis transponita al la televido en serio nomita Les Deschiens, kiu estis disvastigita en Canal+ per la elsendo Nulle Part Ailleurs (Nenie aliloke).

Fine de 2006, François Morel komencis karieron de kantisto per sia spektaklo Collection particulière (aparta Kolekto). En tiu okazo, li registris albumon kun la sama nomo, kiu estis sekvata de turneo ĝis 2007. François Morel estis la aŭtoro de ĉiuj tekstoj, kun muzikoj precipe komponitaj de Reinhardt Wagner, kaj ankaŭ de Juliette Noureddine kaj Vincent Delerm (apero la 20-an de novembro 2006).

Li pruntedonis same sian voĉon al la rolulo de Rantanplan dum la filmetoj kiuj montras la misaventurojn de la plej stulta hundo de la Okcidento. En tiu okazo, li interpretis repmuzikon en rilato kun la filmo Tous à l'Ouest (Ĉiuj al Okcidento).

Por la filmo Le Chat du rabbin (La kato de la rabeno), li pruntedonis sian voĉon al la heroo, la kato de la rabeno Sfar.

Ekde septembro 2009, li kronikis en France Inter, ĉiu-vendrede matene en la elsendo de 7/9.

Li ludis la rolon de S-ro Jourdain en la teatraĵo de Molière kaj Lully La Nobela Burĝo, kreo de la CADO, (la nacia centro de kreo de Orléans), de oktobro ĝis decembro 2011 en Orléans, poste en Parizo komence de 2012.

Eksteraj ligiloj redakti