François Séverin Marceau-Desgraviers

François Séverin Marceau-Desgraviers (naskiĝis la  1-an de marto 1769(nun 1769-03-01) en Chartres, mortis la 21-an de septembro 1796 en Altenkirchen) estis franca generalo.

François Séverin Marceau-Desgraviers
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1769 (1769-03-01)
en Chartres, Orleanio,  Reĝlando Francio
Morto 21-an de septembro 1796 (1796-09-21) (27-jaraĝa)
en Altenkirchen, Sayn-Altenkirchen,  Sankta Romia Imperio
Tombo Panteono de Parizo
Lingvoj franca
Loĝloko Centro-Valo de Luaro
Ŝtataneco Reĝlando Francio • Reĝlando de Francio (1791–92) • Unua Respubliko de Francio
Parencoj Auguste Marceau
Antoine Louis François Sergent dit Sergent-Marceau
Jérôme Guillard
Marie Jeanne Louise Françoise Suzanne Champion de Cernel
Okupo
Okupo militisto
vdr

Biografio redakti

16-jaraĝa, li rekrutiĝis en la infanterio (1785), en la regimento de Angulemo. Ĉe la komenco de la Franca Revolucio, li rekrutiĝis en la Nacia Gvardio de sia urbo, kaj estis promociita al kapitano en oktobro.

En 1791, li rekrutiĝis en bataliono de volontuloj de Eure-et-Loir kie li estis altrangigita al leŭtenanto-kolonelo en marto 1792. Post la komenco de la Francaj revoluciaj militoj, lia bataliono aliĝinte al la armeo de Ardenoj, li montris sian patriotismon malinstigante multajn el siaj kolegoj retiriĝi kune kun La Fayette kaj multaj soldatoj aliĝis al li.

En 1793, irante al la armeo de la Nordo, kaj poste al tiu de la Okcidento, kie li estis sub la komando de Generalo François Joseph Westermann, partoprenante tiel la Militon de Vendée en la Batalo de Saumur, li savis la vivon de ministro Pierre Bourbotte, kiu estis ĉirkaŭita de malamikoj, kaj estis mortigota kiam Marceau tuj alvenis kaj povis savi lin. Bourbotte por tiu ago la 13-an de junio 1793 promociis lin al la rango de brigada generalo.

La 13-an de decembro 1793, li venkis en la Batalo de Le Mans, kie 10 000 Respublikanoj kaj 20 000 Vendeanoj mortis, sed, akuzita esti savinta junan Vendeaninon, Angelique des Mesliers, li estis anstataŭita en sia ofico sed protektita kaj pravigita de Bourbotte li reprenis la komandon baldaŭ poste.

En 1794 li estis transigita al Ardenoj kaj kiel generalmajoro partoprenis en la Batalo de Fleurus, kie li batalis piede kondukante siajn homojn al venko, akirita la sekvan tagon, ĉar du el liaj ĉevaloj estis mortigitaj dum batalado.

La 29-an de oktobro 1795 li partoprenis en la Blokado de Majenco kie li sukcesis forpuŝi la atakon de arkiduko Karl von Österreich-Teschen kiu estis venkinta Jean-Baptiste Jourdan.

La 19-an de septembro 1796 li blokis en Altenkirchen malamikan kolumnon gviditan de Generalo Hotze, sed dum la lukto li estis mortigita de tirola ĉasisto en la arbaro de Höchstenbach, en la aĝo de nur 27 jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo François-Séverin Marceau en la itala Vikipedio.