Franc MIKLOŠIČ (germane Franz von Miklosich; naskiĝinta la 20-an de novembro 1813 en Radomerščak apud Ljutomer, mortinta la 7-an de marto 1891 en Vieno) estis aŭstra filologo kaj juristo. Lia patro estis vitejposedanto; en 1852 li nuptis Cäcilia Rössler.

Franc Miklošič
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1813 (1813-11-20)
en Radomerščak
Morto 7-an de marto 1891 (1891-03-07) (77-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj slovenaalbanarumanaciganaserbokroatagermana vd
Ŝtataneco CislajtioAŭstra imperio vd
Alma mater Universitato de GrazUniversitato de Vieno vd
Profesio
Okupo lingvistobibliotekistopedagogoverkistoprofesorofilozofoadvokatojuristo • slavisto • filologo • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kun la subteno de lia onklo, kleriko, li povis frekventi gimaziojn en Varaždin kaj Maribor inter 1824 kaj 1830. Poste li studis ĉe la Universitato de Graz. Tie li doktoriĝis en 1838; antaŭe li reprezentis la katedron de filozofio en la akademia jaro 1837/38. Li daŭrigis siajn studojn en Vieno, kie li doktoriĝis en 1840 pri jurscienco. Sekvis kvar jaroj da staĝo en vienaj advokatfirmaoj, ĝis lia samlandano Jernej Kopitar, kiu rimarkis liajn imponajn lingvokapablojn, peris por li postenon ĉe la Kortega biblioteko de Vieno.[1] Post la morto de Kopitar (1844) Miklošič iĝis cenzuristo por aĵoj en slavaj lingvoj sed ankaŭ en la moderna greka kaj la rumana.

Fakulare Miklošič populariĝis en 1844 per sia kritiko de la verko Vergleichende Grammatik des Sanskrit, Zend, Griechischen, Lateinischen, Litauischen, Gotischen und Deutschen (I-IV, 1833-40) de Franz Bopp en la gazeto "Wiener Jbb. d. Lit." (150, 1844, pp. 43-70). En 1845 sekvis la verko Radices linguae slovenicae veteris dialecti. Laŭ la rekomendo de ministro Franz Seraph von Stadion, kiun li renkontis en 1849 kiel membro de la dieto de Kroměříž, li iĝis la unua profesoro pri slava filologio kaj literaturo en Aŭstrio ĉe la Universitato de Vieno (lektoro 1849, orda profesoro 1850–85, dekano 1851/52 kaj 1856/57, rektoro 1854/55). En 1848 Miklošič estis koresponda, en 1851 fakta membro de la Imperiestra akademio de Sciencoj surbaze de lia verko Die Lautlehre der gesamten slawischen Sprachen als Grundlage und Bestandteil einer vergleichenden Slawischen Grammatik (=unua parto de lia kvarvoluma kompara gramatiko de la slavaj lingvoj; 1852-68).

Politikiste redakti

Lia politika agado estis evidentiĝis en proklamo skribita en la revolucia jaro 1848 en favoro de unuiĝo de ĉiuj slovenoj en propra aŭstria kronlando. Miklošič estis parlamentano ekde 1849 kaj membro de la unua ĉambro ekde 1862, kie li aperis sur la modera alo de la liberala konstitucia partio. Li krome estis implikita en la reformo de la aŭstra lerneja sistemo, de 1854 ĝis 1879 li estis prezidanto de la ekzamenkomitato por mezlernejaj instruistoj.

Graveco redakti

La granda filologia kaj lingvolerna talentoj de Miklošič por lingvoj jam evidentiĝis en mezlernejaj jaroj, kiam li verkis en la slovena kaj la kroata. Fakte iĝis li fondinto de moderna slava lingvistiko ligante la atingojn de Josef Dobrovský kaj Aleksandr Christoforovič Vostokov en la kampo de slavaj studoj kun la etimologiaj esploroj de Jakob Grimm kaj la lingvistiko de Franz Bopp. Per siaj sisteme kaj klare strukturitaj bazaj verkoj, Miklošič finfine igis la slavajn lingvojn alireblaj por hindeŭropaj studoj. Samtempe li estis unu el la unuaj fakuloj, kiuj atentis la balkanajn lingvojn rumana kaj albana kaj ankaŭ la ciganaj lingvoj. Lia laboro havis daŭrantan efikon al la evoluo de slavaj studoj; estas preskaŭ neniu branĉo de ĉi tiu temo, pri kiu ne ekzistis komentoj de tiu ĉi elstara fakulo. Nenombrebla estis lia disĉiplaro (ekz. Emil Kałużniacki, Stepan Smal-Stotskyi).

Verkoj (elekto) redakti

  • Lautlehre der altslovenischen Sprache
  • Formenlehre der altslovenischen Sprache
  • Lexicon linguae slovenicae veteris dialecti
  • Slovenska berila, V–VIII
  • Vergleichende Grammatik der slavischen Sprachen, I–IV, 1852-1875)
  • Staroslavensko-grčko-latinski rječnik (1862-1865)
  • Etymologisches Wörterbuch der slavischen Sprachen (1886)

Honoroj redakti

  • strato en Vieno nomita por li (Franz-Miklosich-Straße)
  • strato en Labako
  • Miklošić-parko en Labako
  • busto en la arkada korto de la Universitato de Vieno

Fonto redakti

Pohl, Heinz Dieter, "Miklosich, Franz Ritter von", ĉe: Neue Deutsche Biographie 17 (1994), p. 493-494 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Antaŭa klopodo pri habilitiĝo ĉe la Universitato de Innsbruck fiaskis.