Franca Ĉado

Francia ekskolonio en Afriko

Ĉado estis parto de la Franca kolonia imperio el 1900 al 1960. Kolonia regado sub Francio startis en 1900 kiam oni starigis la Militan Teritorion Ĉado. El 1905, Ĉado estis ligita al federacio de francaj koloniaj posedoj en Centra Afriko, konata el 1910 laŭ la nomo de Franca Ekvatora Afriko. Ĉad pasis en 1920 al franca civila administrado, sed suferis el kronika neglekto.

Franca Ĉado
1906 – 1960
kolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Ĝenerala Guberniestro Félix Éboué bonvenigas generalon Charles de Gaulle al Ĉado

Ĉado distingiĝis en 1940 ĉar estis sub guberneco de Félix Éboué, la unua franca kolonio kiu flankiĝis kun la Libera Francio. Post la Dua Mondmilito, la francoj permesis limigitan kvanton de reprezenteco de la afrika loĝantaro, malfermante la vojon al kontraŭstaro ĉe politika medio inter la progresema kaj sudbazita Ĉadia Progresema Partio (PPT) kaj la Islama konservativa Ĉadia Demokratia Unio (UDT). Finfine estis la PPT kiu venkis kaj alportis la landon al la sendependeco en 1960 sub estreco de François Tombalbaye.