Franca Dahomeo

(Alidirektita el Franca Dahomejo)

Dahomeo[1] estis franca kolonio kaj parto de Franca Okcidenta Afriko inter 1904 kaj 1958. Post la Dua Mondmilito, pro la starigo de la Kvara Respubliko de Francio en 1947, Dahomeo iĝis parto de la Franca Unio kun pliiĝanta aŭtonomeco. La 11-an de decembro 1958, la Kvina Respubliko de Francio stariĝis kaj la Franca Unio iĝis la Franca Komunumo. La kolonio iĝis la memrega Respubliko Dahomeo ene de la Komunumo, kaj post du jaroj nome la 1-an de aŭgusto 1960 ĝi akiris kompletan sendependecon (kaj en 1975 ĝi ŝanĝis sian nomon al la nuna Benino).

Franca Dahomeo
1904 – 4-a de decembro 1958

kolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Reĝlando Dahomeo estis afrika reĝlando lokita en la sud-okcidento de la nuna Benino inter la 17-a jarcento kaj la fino de la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Dahomeo en la reta eldono 2020 de PIV, same en la papera eldono de 1970 (p. 163)

Bibliografio redakti

Chafer, Tony. The End of Empire in French West Africa: France's Successful Decolonization. Berg (2002). ISBN 1-85973-557-6