Franca Luiziano

Luiziano, en angla Louisiana kaj france La Louisiane; La Louisiane françaiseFranca Luiziano, French Louisiana[1] estis administracia distrikto de Nova Francio. Sub kontrolo de Francio el 1682 ĝis 1762 kaj 1801 (teorie) ĝis 1803, la areo estis nomita tiel en honoro de la franca reĝo Ludoviko la 14-a, fare de la franca esploristo René Robert Cavelier de La Salle. Ĝi origine kovris etendan teritorion kiu inkludis plej el la akvokolekta areo de la Rivero Misisipo kaj etendiĝis el la Grandaj Lagoj ĝis la Meksika Golfo kaj el la Apalaĉaj Montoj ĝis la Roka Montaro.

Franca Luiziano
1682 – 1804

administra teritoria unuo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Nova Francio 1534-1763, en blua koloro.

Franca Luiziano inkludis du regionojn, nune konataj kiel Supra Luiziano (la Haute-Louisiane), kiu ekis norde de la rivero Arkansaso, kaj la Malsupra Luiziano (la Basse-Louisiane). La nuntempa Usona ŝtato Luiziano estas tiel nomita pro la historia regiono, kvankam ĝi estas nur tre malgranda parto de la vastaj landoj postulitaj de Francio.[1]

La franca esplorado de la areo ekis dum la regado de Ludoviko la 14-a, sed la Franca Luiziano ne estis tre disvolvigita pro manko de homaj kaj financaj rimedoj. Kiel rezulto de la malvenko de Francio en la Sepjara milito, la tiama Francio devis cedi la orientan parton de la teritorio en 1763 al la venkinta Granda Britio, kaj la okcidentan parton al Hispanio kiel kompenso pro la hispana perdo de Florido. Respublika Francio reakiris suverenecon de la okcidenta teritorio en la sekreta Tria Traktato de San Ildefonso de 1800. Premita de la aferoj en Eŭropo, Napoleono Bonaparte vendis la teritorion al Usono en la Luiziana aĉeto de 1803, kio finigis la restadon de Francio en Luiziano.

Usono cedis parton de la Luiziana aĉetaĵo al Unuiĝinta Reĝlando en la Traktato de 1818.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 La Louisiane française 1682-1803, 2002. Kvankam tiel nomita, "La Louisiane", tiu nomo iĝis la franclingva termino por la Usona ŝtato Louisiana, kaj tial, ĉirkaŭ 1879, la kolonia regiono estis nomita La Louisiane française.