Franca Ruĝa Kruco

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Francio

La Franca Ruĝa Kruco - france Croix-Rouge française - estas societo de humanitara helpo en Francio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Parizo, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Philippe Da Costa.

Franca Ruĝa Kruco
Croix-Rouge française
Emblemo de Franca Ruĝa Kruco
Lando  Francio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
fondinto Henri Dunant
Fondiĝo 25-a de majo 1864
prezidanto Philippe Da Costa
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
dungitoj 17021
Sidejo Parizo
Interretejo https://www.croix-rouge.fr/
vdr
Franca Ruĝa Kruco
Croix-Rouge française
emblemo
karitata organizaĵo • nacia societo de Ruĝa Kruco aŭ Ruĝa Krescento • organizaĵo por helpado
Komenco 25-a de majo 1864 vd
Geografia situo 48° 48′ 53″ N, 2° 19′ 42″ O (mapo)48.8147811944442.3283307611111Koordinatoj: 48° 48′ 53″ N, 2° 19′ 42″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Franca Ruĝa Kruco (Parizo)
Franca Ruĝa Kruco (Parizo)
DEC
Franca Ruĝa Kruco
Franca Ruĝa Kruco
Map
Franca Ruĝa Kruco
Agareo

Premiers secours
• profesia trejnado
• social action in France

Fondinto(j) Henri Dunant vd
Ĉefestro(j) Philippe Da Costa vd
Membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa KrescentoInternacia Komitato de la Ruĝa Kruco vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo association under the French law of 1901 with public benefit status
vdr

Esperanto kaj la Ruĝa Kruco redakti

La iniciatinto de aplikado de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco estis la propagandisto de Esperanto en la franca armeo, nome kapitano Georges Bayol. Antaŭ la 2-a Universala Kongreso li eldonis libreton pri utileco de Esperanto por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo[1]. Post tio Esperanto komencis penetri en la naciajn societojn de Ruĝa Kruco.

Ekzemple en 1907 en la franca societo de la Ruĝa Kruco oni fondis nacian komitaton por propagando de Esperanto. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto Espéranto et Croix Rouge. En 1916 Justin GODART, honora ano de UEA, franca ŝtata subsekretario de la sansistema fako (poste ministro), cirkulere rekomendis la lernadon de Esperanto al la militistaj flegistoj kaj tiucele mendis 10 000 erojn de la lernolibro de Esperanto de kapitano Georges Bayol.

Fine de la Unua Mondmilito la Ruĝa Kruco uzis la delegitan reton de UEA por retrovi homojn kaj kunvenigi gefamilianojn. Delegitoj skribis tiucelen proksimume 180 000 leterojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Esperanto kaj la Ruĝa Kruco, Monato, nro 10, oktobro 2018