Franca registaro (5-a Respubliko)

La franca registaro sub la 5-a Respubliko konsistigas la duan kapon de la plenuma povo. Ĝi difinas kaj kondukas la politikon de Francio, laŭ artikolo 20, alineo 1, de la konstitucio de 1958.

Franca registaro
emblemo
plenuma povo
registaro
Geografia situo 48° 51′ 16″ N, 2° 19′ 15″ O (mapo)48.8544444444442.3208333333333Koordinatoj: 48° 51′ 16″ N, 2° 19′ 15″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Franca registaro (5-a Respubliko) (Parizo)
Franca registaro (5-a Respubliko) (Parizo)
DEC
Franca registaro (5-a Respubliko)
Franca registaro (5-a Respubliko)
Map
Franca registaro (5-a Respubliko)
Filioj Ministerio pri Sociaj Aferoj kaj Sano de FrancioMinisterio pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energioMinisterio pri enlandaj aferoj (Francio)Ministerio pri Eksteraj Aferoj de FrancioMinisterio pri Kulturo de FrancioMinisterio pri nacia edukado • services du Premier ministre • Ministerio pri Agrikulturo de FrancioMinisterio pri defendolisto de francaj ministroj pri teritoria organizadoMinisterio pri buĝetoMinisterio pri ekonomio kaj financoj (Francio)Ministerio pri Supera Edukado kaj Esplorado de FrancioMinisterio pri justico (Francio)Ministerio pri transmaroj • Ministry of Sports vd
Posedatoj Vilao Savoye vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La registaro estas nomumata de la prezidanto de la Respubliko kaj estas lokita sub la politika aŭtoritateco de la ĉefministro, kiu estas la registarestro.

La nuna registaro de la kvina Respubliko Francio estas tiu de Manuel Valls.

Konsisto redakti

Ĉiuj membroj de la registaro estas nomumataj de la prezidanto de la Respubliko laŭ propono de la ĉefministro[1]. La membroj de la registaroj estas lokitaj en preciza protokola ordo, kiu estas indikita per dekreto pri nomumo de la registaro :

  • la ĉefministro: li/ŝi estas la registarestro, nomumita de la prezidanto de la Respubliko; kiam la prezidanto nomumas la ĉefministron, tiu lasta proponas al la prezidanto liston de ministroj, kiun la prezidanto povas akcepti aŭ rifuzi, kaj tiel estas nomumitaj al ministraj oficoj;
  • la ŝtatministroj (intuitu personnae): ili estas ministroj kaj rajte apartenas al la konsilio de la ministroj. Ili povas organizi interministeriajn kunvenojn, normale propreco de la sola ĉefministro; laŭ tradicio, ili rajtas ankaŭ paroli en kunveno de la konsilio de la ministroj pri temoj ne ligitoj al sia propra ministerio;
  • la ministroj : ili estras kaj organizas ministeriajn servojn per cirkulero aŭ dekreto ;
  • la delegitaj ministroj: sub aŭtoritateco de la ministroj aŭ, pli malofte, de la ĉefministro, ili ricevas iujn kompetentecojn;
  • la ŝtatsekretarioj: je la lasta rango de la ministrara hierarkio (escepte se estas supera komisaro), ili estas lokitaj sub estrado de ministro aŭ kelkfoje de la sola ĉefministro;
  • la superaj komisaroj: titolo reuzita por Martin Hirsch (registaro Fillon) de 2007 ĝis 2010.

La delegitaj ministroj rajte partoprenas en la kunvenoj de la konsilio de ministroj aŭ al la aferoj pri kiuj ili kompetentas laŭ la nomuma dekreto de la registaro. Male, la ŝtatsekretarioj kaj superaj komisaroj partoprenas nur laŭ invito.

Ĉefministro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ĉefministro (Francio).
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de la francaj ĉefministroj.

La ĉefministro estas la kapo de la registaro ; ĝi estas nomumita de la prezidanto de la Respubliko. Ĝi reprezentas la prezidanton de la Respubliko antaŭ la franca Parlamento kaj antaŭ la popolo.

Ministroj redakti

La ministroj estas nomumataj de la prezidanto de la Respubliko, laŭ propono de la ĉefministro, kaj estas sub ĝia politika aŭtoritateco (kaj ne administracia). Ilia nombro varias laŭ la registaroj kaj bezonoj (por ekzemplo : Ministro pri libera tempo). Tamen, nur la ministro pri justico (kanceliero de la sigeliloj) estas enskribita en la franca konstitucio kiel vicprezidanto de la Supera Konsilio pri Juĝistaro.

Atribuoj redakti

La registaro respondecas pri la « difino kaj konduko de la politiko de la nacio », laŭ la teksto de artikolo 20 de la konstitucio de 1958. La difino de la registaraj politikoj kaj celoj tradukiĝas per la redakto de leĝproponoj kaj dekretoj.

Funkciado redakti

La regula kunveno de la ministra Konsilio, ĉiumerkrede matene en palaco Elizeo sub la estrado de la prezidanto de la Respubliko, favoras solidarecon kaj kunecon de la registara laboro. Sed la ĉefa registara laboro okazas aliloke, tio estas, por parto, en ĉiu el la ministerioj kaj por alia parto, en la laborgrupoj kunigantaj reprezentantojn de pluraj ministerioj : interministeriaj kunvenoj, komitatoj kaj konsilioj.

Buĝeto redakti

La registaro respondecas pri la ekonomia kaj financa politiko de la ŝtato, ĝi permesas ĉiuj elspezojn kaj enspezojn de ĉiuj ministroj, tion oni nomas la leĝo pri financoj.

Rilatoj kun la parlamento redakti

La registaro respondecas antaŭ la parlamento.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Artikolo 8 de la konstitucio

Vidu ankaŭ redakti

Unable to compile EasyTimeline input:

EasyTimeline 1.90


Timeline generation failed: 2 errors found
Line 17: color:pink from:15/05/2012 till:25/04/2024

- Plotdata attribute 'till' invalid.

 Date '25/04/2024' not within range as specified by command Period.



Line 58: color:pink from:18/06/2012 till:25/04/2024

- Plotdata attribute 'till' invalid.

 Date '25/04/2024' not within range as specified by command Period.



Bibliografio redakti

  • Pascal Jan, Le Gouvernement, eld. "La documentation française", 2005.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti