Francaj senatanaj balotoj de 2014

Senatanaj balotoj okazis en Francio la 28-an de septembro 2014 por renovigi duonon de la membroj de la supra ĉambro de la franca Parlamento.

Antaŭa 2011 Francio 2017 Posta
Francaj senatanaj balotoj de 2014
178 el la 348 seĝoj de la Senato
28 sep. 2014
Jean-Claude GaudinUMP
143 13
Didier GuillaumePS
112 16
François ZocchettoUDI
43 12
Éliane AssassiPCF
18 3
Jacques MézardRDSE
13 6
Jean-Vincent PlacéEELV
10 0
Konsisto de la Senato
  •  CRC : 18
  •  Ekologiistoj : 10
  •  PS : 112
  •  Ne-aliĝintoj : 9
  •  RDSE : 13
  •  UDI-UC : 43
  •  UMP : 143
  • Prezidanto de la Senato
    Antaŭa
    Nova
    vdr

    La senatanoj estas elektitaj per nerekta baloto de la grandaj balotantoj, kies granda plimulto estas delegitoj de la komunumoj. Tiel, sekve de la venko de la dekstro per la municipaj balotoj de marto 2014, la senatanaj balotoj ebligis al la dekstro refariĝi plimulta en la Senato, tri jarojn post laso de plimulto al la maldekstro.

    Organizado de balotoj redakti

    Koncernitaj senatanoj redakti

    Tiuj balotoj ebligis elekton de la 178 senatanoj de la nova serio 2 (fino de 10-jaraj mandatoj de iuj senatanoj de la antaŭa serio C elektitaj en 2004 kaj de la 6-jaraj mandatoj de la senatanoj de la antaŭa serio A elektitaj en 2008).

    La serio 2 enhavas[1] :

    • la senatanojn de la departementoj kies numero estas inter 01 (Ain) kaj 36 (Indre) ;
    • la senatanojn de la departementoj kies numero estas inter 67 (Bas-Rhin) kaj 90 (Territoire-de-Belfort), escepte de tiuj situantaj en Francilio ;
    • la senatanojn de iuj transmaraj teritorioj : Franca Gujano, Franca Polinezio, Valiso kaj Futuno, Saint-Barthélemy kaj Saint-Martin ;
    • la duonon de la dek du senatanoj reprezentantaj eksterlandajn francojn.

    La saman tagon, okazis ankaŭ parta senatana baloto en Mayenne por anstataŭi Jean Arthuis, demisiinta. Tiu baloto ne estas inkluzivita sur tiu paĝo, kiu celas nur la renovigon de la seĝoj de la serio 2.

    Balotsistemo redakti

     
    Prezento de la francaj departementoj kaj teritorioj laŭ serio kaj balotmaniero
  •  Serio 2 je plimulta baloto.
  •  Serio 2 je proporcia baloto.
  •  Serio 1 (ne koncernita per la baloto de 2014).
  • La mandato de senatanoj estas fiksita je ses jaroj. La elekto okazas per plimulta balotsistemo kun du balotvicoj por la distriktoj elektantaj 1 aŭ 2 senatanojn kaj per proporcia balotsistemo kun unu balotvico por la distriktoj elektantaj almenaŭ tri senatanojn.

    Por la 1-a fojo la serio 2 estis tute renovigita. La departementoj kaj kolektivumoj de tiu serio 2 apartenis ĝis tiam al la serio A renovigita en 2008 kaj al la serio C renovigita lastfoje en 2004. La reformo de la Senato de 2003 finiĝis en 2014 kun la Senato kies ĉiuj membroj estas elektitaj por ses ans kaj ne plu por naŭ jaroj kaj kun renovigo de duono kaj ne plu de triono.

    El la 178 renovigitaj seĝoj, 119 estis elektitaj per proporcia balotsistemo (en 30 distriktoj, inkluzive por eksterlandaj francoj) kaj 59 per plimulta balotsistemo (en 34 distriktoj, departementoj aŭ kolektivumoj).

    Contexte redakti

    El la 178 renovigitaj senatanoj, estis 96 dekstraj senatanoj kaj 82 maldekstraj senatanoj. La dekstro devis konkeri 7 seĝojn el la maldekstro por baskuli la plimulton en la Supra Asembleo. Fronte al forta malpopulareco, la prezidenta plimulto timis perdi la Senaton.

    La 5-an de marto 2014, Jean-Pierre Bel anoncis en letero al la gazeto Le Monde[2] sian decidon rekandidatiĝi nek por la posteno de Prezidanto de la Senato, kiun li okupis de 2011, nek por sia seĝo de senatano de Ariège. François Rebsamen estis antaŭvidita por anstataŭi lin kiel gvidanto de la socialista frakcio, sed li fariĝis la 2-an de aprilo ministro de la 1-a registaro de Manuel Valls. La nomo de François Patriat estis ankaŭ citita, same kiel tiu de Jean-Michel Baylet, prezidanto de la Maldekstra Radikala Partio kaj membro de la frakcio RDSE. Por UMP, Gérard Larcher, Jean-Pierre Raffarin kaj Philippe Marini kampanjis por la prezideco de la Senato[3],[4],[5],[6].

    Kandidatoj redakti

    Por la 178 seĝoj de senatanoj estis 1 733 kandidatoj, kio estis rekordo. La balotoj de 2011 allogis 1 374 kandidatojn, tio estas do proksimume 25 %-a progreso. Le principo de pareco devigas alternon inter viroj kaj virinoj, sur la listoj de la distriktoj kun proporcia balotsistemo, kaj malsamseksan paron titolulo/anstataŭanto, por la plimultaj balotoj ; tamen, nur 21,5 % de la titolaj kandidatoj kaj 21,4 % de la listkapoj estis virinoj[7].

    118 elirantaj senatanoj estis denove kandidatoj[8] kaj 57 ne rekandidatiĝis[9]. Neniu membro de la registaro kandidatiĝis por seĝo en la Senato sed tri deputitoj estis kandidatoj : François Baroin, Alain Marc kaj Georges Ginesta. Inter la kandidatoj estis ankaŭ unu prezidanto de Regiona Konsilio, François Patriat, kaj 28 prezidantoj de Departementa Konsilio.

    Balotantaro redakti

    La balotantaro, ankaŭ nomita balotantaro de la grandaj balotantoj, konsistas tre plimulte el delegitoj de la municipaj konsilioj elektitaj per baloto organizita laŭ ministeria cirkulero de la 20-a de junio 2014. En la komunumoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj, ili estas elektitaj per plimulta balotsistemo de kaj inter la municipaj konsilianoj ; por la komunumoj kun inter 1 000 kaj 9 000 loĝantoj, ili estas elektitaj per proporcia balotsistemo. Super 9 000 loĝantoj, ĉiuj municipaj konsilianoj estas aŭtomate grandaj balotantoj sed pliaj delegitoj estas elektitaj laŭ proporcia balotsistemo por la urboj kun pli ol 30 000 loĝantoj. En la transmaraj kolektivumoj, la teritoriaj konsilianoj apartenas al la balotantaro.

    Ĝi enhavas ankaŭ la departementajn konsilianojn kaj la regionajn konsilianojn elektitajn en la koncernata departemento aŭ teritorio, same kiel la deputitojn (de la Nacia Asembleo sed ne de la Eŭropa Parlamento[10]).

    La reformo de la 2-a de aŭgusto 2013 enkondukis plurajn modifojn de la balotsistemo ekvalidaj en 2014 por la 1-a fojo[11].

    En la urboj kun pli ol 30 000 loĝantoj, la municipaj konsilioj de nun elektas po plian delegiton por tranĉo de 800 loĝantoj super 30 000, kontraux unu por 1 000 antaŭe. Tiu modifo plifortigas la pezon de la grandaj urboj.

    Per apliko de la reguloj por la francaj senatanaj balotoj, la balotantaro por elekti la senatanoj en 2014 konsistas el[12] :

    Konsisto de la balotantaro
    Grandaj balotantoj Nombro %
    Delegitoj de la komunumoj 83 185 94,93 %
    Departementaj konsilianoj 2 386 2,72 %
    Regionaj konsilianoj 1 061 1,21 %
    Deputitoj 301 0,35 %
    Senatanoj 182 0,21 %
    Konsulaj konsilianoj kaj delegitoj 510 0,58 %
    Total 87 625 100,00 %

    Rezultoj redakti

    Konsisto de la Senato antaŭ la renovigo redakti

    FRANCA SENATO
    Konsisto en nombro de seĝoj kaj procentoj[13]
    Parlamentaj frakcioj Serio I Serio II Sumo Prezidantoj de frakcioj
    Komunista, Respublikana kaj Civitana (CRC) 16 95 55.9 % 5 82 46.1 % 21 177 50.9 % Éliane Assassi
    Socialistoj (SOC) 63 65 128 Didier Guillaume
    Ekologiistoj (ECOLO) 10 0 10 Jean-Vincent Placé
    Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (Franca Senato) (RDSE) 6 12 18 Jacques Mézard
    1 74 43.5 % 0 93 52.8 % 1 167 48.3 %
    Frakcio Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC (Franca Senato) (UDI-UC) 18 13 31 François Zocchetto
    Unuiĝo por Popola Movado (UMP) 53 77 130 Jean-Claude Gaudin
    Ne-aliĝintoj[Note 1] (RASNAG) 2 3 5 Délégué : Philippe Adnot
    Vakaj seĝoj 1 1 3 3 4 4 Prezidanto de la Senato
    Jean-Pierre Bel

    Konsisto de la Senato post la renovigo redakti

    FRANCA SENATO
    Konsisto en nombro de seĝoj kaj procentoj[13]
    Parlamentaj frakcioj Serio I Serio II Sumo Prezidantoj de frakcioj
    Komunista, Respublikana kaj Civitana (CRC) 16 95 55,9 % 2 57 32,0 % 18 152 43,7 % Éliane Assassi
    Socialistoj (SOC) 63 49 112 Didier Guillaume
    Ekologiistoj (ECOLO) 10 0 10 Jean-Vincent Placé
    Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (Franca Senato) (RDSE) 6 6 12 Jacques Mézard
    1 75 44,1 % 0 114 64,0 % 1 187 53,7 %
    Frakcio Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC (Franca Senato) (UDI-UC) 19 24 43 François Zocchetto
    Unuiĝo por Popola Movado (UMP) 53 90 143 Jean-Claude Gaudin
    Ne-aliĝintoj[Note 1] (RASNAG) 2 7 7 4,0 % 9 9 2,6 % Délégué : Philippe Adnot
    Vakaj seĝoj 0 0 0 0 0 0 Prezidanto de la Senato
    Gérard Larcher

    Rezultoj laŭ departementoj redakti

    Departemento Eliranta senatano Frakcio Kandidato elektita aŭ reelektita Frakcio
    01 Ain Sylvie Goy-Chavent UDI-UC Sylvie Goy-Chavent UDI-UC
    Jacques Berthou SOC Patrick Chaize UMP
    Rachel Mazuir SOC Rachel Mazuir SOC
    02 Aisne Pierre André UMP Pascale Gruny UMP
    Antoine Lefèvre UMP Antoine Lefèvre UMP
    Yves Daudigny SOC Yves Daudigny SOC
    03 Allier Gérard Dériot UMP Gérard Dériot UMP
    Mireille Schurch CRC Claude Malhuret UMP
    04 Alpes-de-Haute-Provence Claude Domeizel SOC Jean-Yves Roux SOC
    05 Hautes-Alpes Pierre Bernard-Reymond RASNAG Jean-Yves Dusserre UMP
    06 Alpes-Maritimes Jean-Pierre Leleux UMP Jean-Pierre Leleux UMP
    Colette Giudicelli UMP Colette Giudicelli UMP
    Louis Nègre UMP Louis Nègre UMP
    Hélène Masson-Maret UMP Dominique Estrosi Sassone UMP
    Marc Daunis SOC Marc Daunis SOC
    07 Ardèche Yves Chastan SOC Jacques Genest UMP
    Michel Teston SOC Mathieu Darnaud UMP
    08 Ardennes Benoît Huré UMP Benoît Huré UMP
    Marc Laménie UMP Marc Laménie UMP
    09 Ariège Jean-Pierre Bel
    (Prezidanto)
    SOC Alain Duran SOC
    10 Aube Philippe Adnot RASNAG Philippe Adnot RASNAG
    Yann Gaillard UMP François Baroin UMP
    11 Aude Roland Courteau SOC Roland Courteau SOC
    Marcel Rainaud SOC Gisèle Jourda SOC
    12 Aveyron Alain Fauconnier SOC Alain Marc UMP
    Anne-Marie Escoffier RDSE Jean-Claude Luche UDI-UC
    13 Bouches-du-Rhône Jean-Claude Gaudin UMP Jean-Claude Gaudin UMP
    Bruno Gilles UMP Bruno Gilles UMP
    Sophie Joissains UMP Sophie Joissains UDI-UC
    Serge Andreoni SOC Stéphane Ravier RASNAG
    Samia Ghali SOC Samia Ghali SOC
    Jean-Noël Guérini SOC Jean-Noël Guérini RASNAG
    Roland Povinelli SOC Mireille Jouve RASNAG
    Isabelle Pasquet CRC Michel Amiel RASNAG
    14 Calvados Ambroise Dupont UMP Pascal Allizard UMP
    René Garrec UMP François Aubey SOC
    Jean-Léonce Dupont UDI-UC Jean-Léonce Dupont UDI-UC
    15 Cantal Pierre Jarlier UDI-UC Pierre Jarlier UDI-UC
    Jacques Mézard RDSE Jacques Mézard RDSE
    16 Charente Michel Boutant SOC Michel Boutant SOC
    Nicole Bonnefoy SOC Nicole Bonnefoy SOC
    17 Charente-Maritime Claude Belot UMP Corinne Imbert UMP
    Daniel Laurent UMP Daniel Laurent UMP
    vaka seĝo[Note 2] Bernard Lalande SOC
    18 Cher Rémy Pointereau UMP Rémy Pointereau UMP
    François Pillet UMP François Pillet UMP
    19 Corrèze Patricia Bordas SOC Claude Nougein UMP
    Bernadette Bourzai SOC Daniel Chasseing UMP
    2B Haute-Corse François Vendasi RDSE Joseph Castelli RDSE
    2A Corse-du-Sud Nicolas Alfonsi RDSE Jean-Jacques Panunzi UMP
    21 Côte-de Or Isabelle Lajoux SOC Anne-Catherine Loisier UDI-UC
    François Patriat SOC François Patriat SOC
    Alain Houpert UMP Alain Houpert UMP
    22 Côtes-de Armor Yannick Botrel SOC Yannick Botrel SOC
    Ronan Kerdraon SOC Michel Vaspart UMP
    Gérard Le Cam CRC Christine Prunaud CRC
    23 Creuse Renée Nicoux SOC Éric Jeansannetas SOC
    Jean-Jacques Lozach SOC Jean-Jacques Lozach SOC
    24 Dordogne Bernard Cazeau SOC Bernard Cazeau SOC
    Claude Bérit-Débat SOC Claude Bérit-Débat SOC
    25 Doubs Claude Jeannerot SOC Jean-François Longeot UDI-UC
    Martial Bourquin SOC Martial Bourquin SOC
    Jean-François Humbert UMP Jacques Grosperrin UMP
    26 Drôme Jean Besson SOC Gilbert Bouchet UMP
    Didier Guillaume SOC Didier Guillaume SOC
    Bernard Piras SOC Marie-Pierre Monier SOC
    27 Eure Joël Bourdin UMP Nicole Duranton UMP
    Ladislas Poniatowski UMP Ladislas Poniatowski UMP
    Hervé Maurey UDI-UC Hervé Maurey UDI-UC
    28 Eure-et-Loir Joël Billard UMP Chantal Deseyne UMP
    Gérard Cornu UMP Gérard Cornu UMP
    Albéric de Montgolfier UMP Albéric de Montgolfier UMP
    29 Finistère Maryvonne Blondin SOC Maryvonne Blondin SOC
    Jean-Luc Fichet SOC Michel Canévet UDI-UC
    François Marc SOC François Marc SOC
    Philippe Paul UMP Philippe Paul UMP
    30 Gard Jean-Paul Fournier UMP Jean-Paul Fournier UMP
    Françoise Laurent-Perrigot SOC Vivette Lopez UMP
    Simon Sutour SOC Simon Sutour SOC
    31 Haute-Garonne Bertrand Auban SOC Brigitte Micouleau UMP
    Alain Chatillon UMP Alain Chatillon UMP
    Françoise Laborde RDSE Françoise Laborde RDSE
    Jean-Jacques Mirassou SOC Claude Raynal SOC
    Jean-Pierre Plancade RDSE Pierre Médevielle UDI-UC
    32 Gers Aymeri de Montesquiou UDI-UC Aymeri de Montesquiou UDI-UC
    Raymond Vall RDSE Franck Montaugé SOC
    33 Gironde Alain Anziani SOC Alain Anziani SOC
    Philippe Madrelle SOC Philippe Madrelle SOC
    Françoise Cartron SOC Françoise Cartron SOC
    Gérard César UMP Gérard César UMP
    Xavier Pintat UMP Xavier Pintat UMP
    Marie-Hélène des Esgaulx UMP Marie-Hélène des Esgaulx UMP
    34 Hérault Marie-Thérèse Bruguière UMP Jean-Pierre Grand UMP
    Raymond Couderc UMP François Commeinhes UMP
    Robert Navarro SOC Robert Navarro RASNAG
    Robert Tropéano RDSE Henri Cabanel SOC
    35 Ille-et-Vilaine Edmond Hervé SOC Jean-Louis Tourenne SOC
    Virginie Klès SOC Sylvie Robert SOC
    Jacky Le Menn SOC Françoise Gatel UDI-UC
    Dominique de Legge UMP Dominique de Legge UMP
    36 Indre Louis Pinton UMP Louis Pinton UMP
    Jean-François Mayet UMP Jean-François Mayet UMP
    67 Bas-Rhin Roland Ries SOC Jacques Bigot SOC
    Fabienne Keller UMP Fabienne Keller UMP
    Esther Sittler UMP Guy-Dominique Kennel UMP
    Francis Grignon UMP Claude Kern UDI-UC
    André Reichardt UMP André Reichardt UMP
    68 Haut-Rhin Patricia Schillinger SOC Patricia Schillinger SOC
    Jean-Marie Bockel UDI-UC Jean-Marie Bockel UDI-UC
    Françoise Boog UMP René Danesi UMP
    Catherine Troendlé UMP Catherine Troendlé UMP
    69 Rhône Guy Fischer CRC Michel Forissier UMP
    Gérard Collomb SOC Gérard Collomb SOC
    Christiane Demontès SOC Annie Guillemot SOC
    Muguette Dini UDI-UC Catherine Di Folco UMP
    Jean-Jacques Pignard UDI-UC Michel Mercier UDI-UC
    François-Noël Buffet UMP François-Noël Buffet UMP
    Élisabeth Lamure UMP Élisabeth Lamure UMP
    70 Haute-Saône Yves Krattinger SOC Michel Raison UMP
    Jean-Pierre Michel SOC Alain Joyandet UMP
    71 Saône-et-Loire René Beaumont UMP Jérôme Durain SOC
    Jean-Patrick Courtois UMP Jean-Patrick Courtois UMP
    Jean-Paul Emorine UMP Jean-Paul Emorine UMP
    72 Sarthe Jean-Pierre Chauveau UMP Jean-Pierre Vogel UMP
    Marcel-Pierre Cléach UMP Louis-Jean de Nicolaÿ UMP
    Roland du Luart UMP Jean-Claude Boulard SOC
    73 Savoie Jean-Pierre Vial UMP Jean-Pierre Vial UMP
    Thierry Repentin SOC Michel Bouvard UMP
    74 Haute-Savoie Jean-Paul Amoudry UDI-UC Loïc Hervé UDI-UC
    Jean-Claude Carle UMP Jean-Claude Carle UMP
    Pierre Hérisson UMP Cyril Pellevat UMP
    76 Seine-Maritime Thierry Foucaud CRC Thierry Foucaud CRC
    Marie-Françoise Gaouyer SOC Nelly Tocqueville SOC
    Didier Marie SOC Didier Marie SOC
    Catherine Morin-Desailly UDI-UC Catherine Morin-Desailly UDI-UC
    Patrice Gélard UMP Agnès Canayer UMP
    Charles Revet UMP Charles Revet UMP
    79 Deux-Sèvres Michel Bécot UMP Philippe Mouiller UMP
    André Dulait UMP Jean-Marie Morisset UMP
    80 Somme Pierre Martin UMP Jérôme Bignon UMP
    Daniel Dubois UDI-UC Daniel Dubois UDI-UC
    Marcel Deneux UDI-UC Christian Manable SOC
    81 Tarn Jacqueline Alquier SOC Philippe Bonnecarrère UDI-UC
    Jean-Marc Pastor SOC Thierry Carcenac SOC
    82 Tarn-et-Garonne Jean-Michel Baylet RDSE François Bonhomme UMP
    Yvon Collin RDSE Yvon Collin RDSE
    83 Var François Trucy UMP David Rachline RASNAG
    Christiane Hummel UMP Christiane Hummel UMP
    Hubert Falco UMP Hubert Falco UMP
    Pierre-Yves Collombat RDSE Pierre-Yves Collombat RDSE
    84 Vaucluse Alain Dufaut UMP Geneviève Jean SOC
    Alain Milon UMP Alain Milon UMP
    Claude Haut SOC Claude Haut SOC
    85 Vendée Philippe Darniche RASNAG Didier Mandelli UMP
    Jean-Claude Merceron UDI-UC Annick Billon UDI-UC
    Bruno Retailleau UMP Bruno Retailleau UMP
    86 Vienne Alain Fouché UMP Alain Fouché UMP
    Jean-Pierre Raffarin UMP Jean-Pierre Raffarin UMP
    87 Haute-Vienne Jean-Pierre Demerliat SOC Marie-Françoise Pérol-Dumont SOC
    Jean-Claude Peyronnet SOC Jean-Marc Gabouty UDI-UC
    88 Vosges Jackie Pierre UMP Jackie Pierre UMP
    Christian Poncelet UMP Daniel Gremillet UMP
    89 Yonne Pierre Bordier UMP Jean-Baptiste Lemoyne UMP
    Henri de Raincourt UMP Henri de Raincourt UMP
    90 Territoire de Belfort Jean-Pierre Chevènement RDSE Cédric Perrin UMP
    973 Franca Gujano Jean-Étienne Antoinette SOC Antoine Karam SOC
    Georges Patient SOC Georges Patient SOC
    977 Saint-Barthélemy Michel Magras UMP Michel Magras UMP
    978 Saint-Martin vaka seĝo[Note 3] Guillaume Arnell RDSE
    986 Valiso kaj Futuno Robert Laufoaulu UMP Robert Laufoaulu UMP
    987 la Franca Polinezio vaka seĝo[Note 4] Teura Iriti UDI-UC
    Richard Tuheiava SOC Vincent Dubois UDI-UC
    eksterlandaj francoj Christian Cointat UMP Jacky Deromedi UMP
    Robert del Picchia UMP Robert del Picchia UMP
    André Ferrand UMP Olivier Cadic UDI-UC
    Christophe-André Frassa UMP Christophe-André Frassa UMP
    Richard Yung SOC Richard Yung SOC
    Claudine Lepage SOC Claudine Lepage SOC

    Nom en italique : senatano ne se représentant pas
    Nom en gras : senatano reelektita

    Elekto de la prezidanto de la Senato redakti

    La elekto de la prezidanto de la Senato okazis la 1-an de oktobro 2014. La elekto de la kandidato de UMP okazigis internan baloton la antaŭan tagon, venkitan de Gérard Larcher, prezidanto de la Senato de 2008 ĝis 2011, fronte al Jean-Pierre Raffarin, eksa ĉefministro[14]. La aliaj partioj estis reprezentitaj de siaj frakciestroj.

    Rezultoj de la elekto de la prezidanto de la Senato
    Kandidato kaj politika partio Unua balotvico Dua balotvico
    Voĉoj % Voĉoj %
    Gérard Larcher UMP 145 42,15 194 57,57
    Didier Guillaume PS 112 32,56 124 36,80
    François Zocchetto UDI 45 13,08
    Éliane Assassi PCF 18 5,23 18 5,34
    Jacques Mézard PRG 13 3,78
    Jean-Vincent Placé EÉLV 10 2,91
    Nathalie Goulet * App UDI 1 0,29
    Philippe Marini * UMP 1 0,30
    Enskribitoj 348 100,00 348 100,00
    Sindetenoj 0 0,00 2 0,57
    Voĉdonintoj 348 100,00 346 99,43
    Blankaj 4 1,15 8 2,31
    Nulaj 0 0,00 1 0,29
    Esprimitaj 344 98,85 337 97,40
    * Non candidat

    Aneksaĵoj redakti

    Notoj kaj referencoj redakti

    Notoj redakti

    1. 1,0 1,1 La membroj de la Administra kuniĝo de senatanoj nealiĝintaj al frakcio (ne-aliĝintoj) okaze de la mandatperiodo 2011-14 sin deklaris ĉiuj dekstraj. Tio ne plu estis tia ekde septembro 2014.
    2. Seĝo vaka post la demisio de Michel Doublet en aprilo 2014.
    3. Vaka seĝo post la demisio de Louis-Constant Fleming la 31-an de decembro 2013.
    4. Gaston Flosse perd son mandato au septembro 2014, post une condamnation définitive.

    Referencoj redakti

    1. La nova disdono de la senatanoj Arkivigite je 2017-05-07 per la retarkivo Wayback Machine (interretejo de la Senato).
    2. Jean-Pierre Bel (marto 2014). “Sen bedaŭro, sen rimorso, kial mi ne plu estos kandidato”, Le Monde. Alirita la 30-an de junio 2014.. .
    3. Sulzer, Alexandre (marto 2014). “Senato : kiu por sukcedi al Jean-Pierre Bel ?”, L'Express. Alirita la 1-an julio 2014.. .
    4. (marto 2014) “La prezidanto de la Senato forlasos sian fotelon aŭtune”, Le Monde. Alirita la 1-an julio 2014.. .
    5. (marto 2014) “Jean-Pierre Bel forlaos la prezidecon de la Senato”, Le Journal du dimanche. Alirita la 1-an julio 2014.. .
    6. La socialisto Didier Guillaume, kandidato por la prezideco de la Senato (france) (17/07/2014). Alirita 1/08/2014..
    7. François Vignal (la 15-an de septembro 2014). Senatanaj balotoj : 1733 kandidatoj entute, rekordo..
    8. (PDF) Listo laŭ distrikto de rekandidatiĝaj senatanoj[rompita ligilo], en la interretejo de la Senato.
    9. (PDF) Alfabeta listo de la senatanoj kiuj ne rekandidatiĝis, en la interretejo de la Senato.
    10. Sylvie Guillaume, eŭropa parlamentanino kaj vicprezidantino de la Eŭropa Parlamento (la 16-an de septembro 2014). Kial mi ne voĉdonos en la senatanaj balotoj dimanĉe la 28-an de septembro..
    11. Leĝo n° 2013-702 de la 2-a de aŭgusto 2013 pri la elekto de la senatanoj, JORF n° 0179 de la 3-a de aŭgusto 2013, p. 13258, en Légifrance
    12. La balotantaro..
    13. 13,0 13,1 Senatanaj balotoj 2014..
    14. Gérard Larcher sukcedas al Jean-Pierre Bel kiel prezidanto (la 1-an de oktobro 2014). Alirita la 2-an de oktobro 2014..

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti

    Ŝablono:Ligiltabelo Francaj senatanaj balotoj de 2014