Francesa akcipitro

La Francesa akcipitro (Accipiter francesiae) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Francesa akcipitro
Francesa akcipitro
Francesa akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. francesiae
Accipiter francesiae
(Smith, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nomiga subspecio, A. f. francesiae, estas endemia de Madagaskaro. La raso el insulo Anjuano de Komoroj, nome Accipiter francesiae pusillus estas eble formortinta.

Temas pri malgranda afrotropisa akcipitro kun bela kolorkontrasto inter ardezgriza dorso kaj blankaj subaj partoj kun tre fajna kaj svaga horizontala strieco. La kapo estas iom pli helgriza kun flavaj irisoj kaj vaksaĵo. Ankaŭ la kruroj estas flavaj. La beko estas nigreca kaj tre hokoforma kiel ĉe aliaj akcipitredoj.

La nomo rememoras Lady Frances Cole, edzino de la guberniestro de la Kaba Kolonio nome Lowry Cole.

Referencoj redakti