Francesc Macià i Llussà

     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Macià kaj la patrinonomo estas Llussà


Francesc Macià i Llussà (naskiĝis la  21-an de oktobro 1859(nun 1859-10-21) en Vilanova i la Geltrú, Garraf, mortis la 25-an de decembro 1933 en Barcelono, Hispanio) estis la 122-a Prezidanto de Generalitato de Katalunio[1]. Li ankaŭ estis Kataluna oficiro en la Armeo de Hispanio[2].

Francesc Macià i Llussà
Francesc Macià, 1925
Francesc Macià, 1925
Persona informo
Francesc Macià i Llussà
Naskonomo Francesc Macià i Llussà
Naskiĝo la  21-an de oktobro 1859(nun 1859-10-21)
en Vilanova i la Geltrú, Garraf
Morto la 25-an de decembro 1933 (74‑jara)
en Barcelono, Hispanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apendicito vd
Tombo Montjuïc Cemetery vd
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio "Estat Català" ERC
Subskribo Francesc Macià i Llussà
Familio
Edz(in)o Eugènia Lamarca
Infanoj Josefina Macià i Lamarca • Q113551823 vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva en MadridoBarcelono vd

122-a Prezidanto de la Generalitato de Katalunio
Dum 14-a de decembro 193225-a de decembro 1933
Antaŭulo Josep de Vilamala
Sekvanto Lluís Companys
3-a Prezidanto de la Kataluna Respubliko
Dum 14-a de aprilo 193128-a de aprilo 1931
Antaŭulo Estanislao Figueras En 1873
Sekvanto Lluís Companys En 1934
Ofic-tenanta Prezidanto de la Generalitato de Katalunio
Dum 28-a de aprilo 193114-a de decembro 1932
Antaŭulo li mem
Kiel Ofic-tenanta Prezidanto de la Kataluna Respubliko
Sekvanto li mem
Kiel Prezidanto de la Generalitato de Katalunio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Macià atingis la rangon de leŭtenanto-kolonelo dum sia militista kariero. Li kondamnis la atakon de kelkaj hispanaj oficiroj kontraŭ la ĵurnalo La Veu de Catalunya en 1905. Li estis devigita forlasi la armeon [3].

En 1922 li fondis la sendependan partion "Estat Català"[4].

En 1926 li provis ribelon kontraŭ la hispana diktatoreco de Miguel Primo de Rivera. Ĉi tiu ribelo estis bazita en Prats-de-Mollo-la-Preste (Rusiljono). Ĝi estis abortigita de la francaj Ĝendarmoj, sed ĝi gajnigis multan popularecon al lia kaŭzo en Katalunio.

En 1931 Macià proklamis la Liberan Katalunan Respublikon en Barcelono. Li poste estis devigita akcepti partan aŭtonomion ene de la nova Hispana Respubliko. Macià estis la Prezidanto de la Generalitato ekde 1932 ĝis lia morto en 1933. Li estas entombigita en la Tombejo de Montjuïc en la monteto Montjuïc de Barcelono.

Referencoj redakti

  1. http://www.president.cat/pres_gov/president/ca/presidencia/origens-generalitat.html Arkivigite je 2014-12-13 per la retarkivo Wayback Machine Els orígens de la Generalitat (katalune)
  2. Masanés, Cristina (oktobro 2009). “Els orígens del mite”, Sapiens (katalune84. 
  3. Esculies, Joan (oktobro 2012). “El cavaller de l'ideal”, Sàpiens (katalune121, p. 22–28. 
  4. Esculies, Joan (decembro 2013). “Macià, el paradigma dels conversors a l'independentisme”, Ara (katalune), p. 12. 

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francesc Macià i Llussà en la baza angla Vikipedio.