Francisko Baroco (1537-1604) estis itala humanisto, matematikisto, filologo, astronomo, antikvaĵisto, helenisto, sorĉisto, eldonisto de Eŭklido (365 a. K. - 300 a. K.[1], Arkimedo (-287 - 212 a.K.), Johano de Sakrobosko (1195-1256)[2], studis matematikon en la Universitato de Padovo, vivis en Venecio malgraŭ la oftaj vojaĝoj pro siaj negocoj en Kreto. Neniam okupis akademian postenon, tamen li aktive sin dediĉis al la sciencaj laboroj krom teni korespondaĵojn kun sennombraj samtempaj matematikistoj, inter ili, Kristoforo Klavo (1528-1612).

Franciscus Barocius
(1537-1604)
itala matematikisto kaj filologo
itala matematikisto kaj filologo
Persona informo
Naskiĝo 9-a de aŭgusto 1537
en Iraklio, Kreto,  Grekio
Morto 23-a de novembro 1604
en Venecio,  Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al Daniele Barbaro (1514-1570)[3] li dediĉis sian "Opusculum: in quo una Oratio et due Questiones, altera de Certitude et altera de Medietate Mathematicarum continentur"[4]. Li tradukis la verkaron de Herono|Herono de Aleksandrio (10 - 70), Papuso de Aleksandrio kaj Arkimedo (287 a. K. - 212 a. K.. Lia kolekto da grekaj manuskriptoj, heredita kaj pligrandigita de sia nepo Iacopo Barozzi (1562–1617)[5], estis portita al Anglio iom post sia morto, kaj en 1629, ĝi estis akirita de la Universitato de Oksfordo, kie nuntempe troviĝas apud la Biblioteko Bodlejana.

Selektita verkaro redakti

 
Sieĝomaŝino, ilustraĵo de lia verko "Heronis mechanici liber", 1572
 
Admirandum illud geometricum problema tredecim modis demonstratum, 1586

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti