Francesco Feo (naskiĝinta en 1691 je Napolo; mortinta la 28-an de januaro 1761 en Napolo) estis itala komponisto.

Francesco Feo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1691 (1691-01-01)
en Napolo
Morto 28-an de januaro 1761 (1761-01-28) (70-jaraĝa)
en Napolo
Alma mater Conservatorio della Pietà dei Turchini
Okupo
Okupo komponisto • voĉa instruisto
vdr

Vivo redakti

Francesco Feo, filo de tajloristo, komencis sian kvinjaran edukadon la 3-an de septembro 1704 kiel kotiza lernanto ĉe la „Conservatorio della Pietà dei Turchini“ en Napolo. Lia unua instruisto estis la dua majstro Andrea Basso kaj pli malfrue la unua majstro Nicola Fago. Li studis kune kun Leonardo Leo, Giuseppe de Majo (1697–1771) kaj Niccolò Jommelli.

En 1713 lia unua opero li unuafoje prezentis L’amor tirannico, ossia Zenobia. Karnavalon de 1714 li prezentis la oratorion Il martirio di Santa Caterina. Konatiĝis Feo per sia operserio Siface, re di Numidia por la Teatro San Bartolomeo je Napolo en la jaro 1723.

Post tiuj ĉi sukcesoj Feo ricevis dungitecon ĉe Conservatorio di Sant’Onofrio en Capuana. Al liaj lernantoj apartenis Nicola Sabatino, Niccolò Jommelli kaj Gennaro Manna. En la jaro 1739 Feo postsekvis en la posteno de Francesco Durante ĉe la Conservatorio dei Poveri di Gesù Cristo, kie lie restis ĝis 1743.

Feo ne nur ricevis mendojn el Italujo, sed ankaŭ el Madrido kaj Prago. Lia lasta opero, Arsace, estis unuafoje prezentata en Torino okaze de la remalfermo de la Teatro Regio en 1740. Lia lasta manskribaĵo estas Quoniam tu solus sanctus por tenoro kaj arĉinstrumentoj el 1760. Feo mortis je la aĝo de 70 jaroj en 1761 je Napolo.

Verkaro redakti

Francesco Feo estis unualinie konata per siaj operoj, oratorioj kaj religiaj dramoj. La plej multaj de ĉi tiuj verkoj devenas el la tempo inter 1720 kaj 1745. krome li komponis multajn kantatojn, ariojn kaj alian religian muzikon, ekzemple multajn mesojn, pasionojn, „Stabat Mater“ kaj la rekviemon „Missa defunctorum“ (1718). La remalkovron kaj rean prezentadon meritoplene de la Johano-Pasiono okazigis Lorenzo Ghielmi.[1]

Operoj redakti

  • „L’amor tirannico, ossia Zenobia“ (Napolo, 1713 kaj Innsbruck, 1716)
  • „Lucio Papirio“ (Napolo, 1717)
  • „La forza della virtù“ (Napolo, 1719)
  • „Teuzzone“ (Napolo, 1720)
  • „Siface, re di Numidia“ (Napolo, 1723)
  • „Morano e Rosina“ (1723)
  • „Don Chisciotte della Mancha e Coriando lo speciale“ (Romo, 1726)
  • „Ipermestra“ (Romo, 1728)
  • „Arianna“ (Torino, 1728)
  • „Il Tamese“ (Napolo, 1729)
  • „Andromaca“ (Romo, 1730)
  • „L’Issipile“ (Torino, 1733)
  • „Oreste“ (Madrido, 1738) en Palaco Bona Ripozo
  • „Polinice“ (Madrido, 1738)
  • „Arsace“ (Torino, 1740)

Referencoj redakti

  1. Lorenzo Ghielmi: Die Passio secundum Joannem von Francesco Feo: Ein neu entdecktes Meisterwerk des italienischen Barock. Programkajero Arkivigite je 2014-03-22 per la retarkivo Wayback Machine de la prezentado de la 29-a de marto 2011 en Bazelo, pj. 4–5. (PDF-dosiero, 0.7 MB.).

Eksteraj ligiloj redakti