Francesco Turini (naskiĝis ĉ. 1595 en Prago, mortis en 1656 en Brescia), estis itala komponisto kaj orgenisto en la frua barokepoko.

Francesco Turini
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1589 (1589-01-01)
en Prago
Morto 10-an de junio 1656 (1656-06-10) (67-jaraĝa)
en Breŝo
Lingvoj itala
Familio
Patro Gregorio Turini
Infano Giulio Cesare Turini
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Turini naskiĝis en 1595 en Prago, kie lia patro Georgio Turini estis kantisto kaj klarionisto ĉe la kortego de imperiestro Rudolfo la 2-a en Prago. Sian unuan muzikan edukadon li ricevis de sia patro kaj kiam li aĝis 12, li jam iĝis kortegorgenisto. Post la antaŭtempa morto de la patro la imperiestro sendis Turini al Venecio kaj Romo por studi muzikon. En 1624 Turini iĝis katedralorgenisto en Brescia, la naskiĝurbo de sia patro.

Verkoj redakti

Turini komponis madrigalojn, motetojn kaj mesojn. Liaj "Madrigali à una due, tre Voci" Venecio 1621 por du melodivoĉoj (violono kaj klariono) kaj baso kontinua apartenas al la fruaj ekzemploj por la ĝenro de la triosonato de la baroko.

Eksteraj ligiloj redakti