Franciŝak Umjastoŭski

belorusa poeto

Franciŝak Umjastoŭski (beloruse - Францішак Умястоўскі, n. 29-an de januaro (laŭ julia kalendaro/10-an de februaro laŭ gregoria kalendaro 1882, Vilno - m. oktobro 1940 Katyn) - belorusa prozisto, poeto, publicisto.

Franciŝak Umjastoŭski
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1882 (1882-01-29)
en Vilno
Morto 30-an de novembro 1939 (1939-11-30) (57-jaraĝa)
en Katyn
Mortis per mortopafo vd
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola Respubliko vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Instituto de Teknologio vd
Familio
Dinastio House of Umiastowski vd
Patro Yan Umiastouski vd
Patrino Hanna Alyakhnovich vd
Edz(in)o Q98480664 vd
Parencoj Franciŝak Aljaĥnoviĉ vd
Profesio
Okupo poeto • prozisto • publikigisto • publika konato vd
Aktiva dum 1903– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Devenis de nobela familio, kuzo de Franciŝak Aljaĥnoviĉ. Studadis en Peterburga teknologia instituto. Dum studado, en la jaroj 1902-1904 membris en kaŝrezista studenta junulara organizacio "Rondo de belorusa popola klerigado kaj kulturo".

Dum Unua mondmilito estis mobilizita en armeo. Poste vivis en Vilno. Pri okazintaĵoj de milito verkis rakonton "Stasja" (1921). Agadis, ĉefe, kiel publicisto. Dum 1927-1928 eldonadis gazeton "Belorusa tago" kaj ĵurnalon "Belorusa kulturo". En la jaro 1928 ĉesis publikan kaj klerigan agadon. Estis mobilizita en pola armeo en la jaro 1939, 18-an de septembro 1939 estis militkaptita per sovetunia armeo, internigita en koncentrejo en Kozelsk. Pereis en Katyn.

Verkaro redakti

Unua verko (rakonto "Blovo") estis eldonita en 1903. En la jaro 1906 partoprenis en eldonado de beloruslingvan gazeton "Nia fato". Dum la jaroj 1908-1914 eldonadis rakontojn en gazeto "Nia grenkampo". Rakontoj "Timo", "En arbaro", "Nekamparula saĝo" estis verkitaj sub influo de belorusa folkloro. Tradukis verkojn de Nikolao Gogol kaj Oscar Wilde.

Literaturo redakti

  • Маракоў Л. У. Рэпрэсаваныя літаратары, работнікі асветы, грамадскія і культурныя дзеячы Беларусі, 1794-1991. Энц даведнік. у 10 т. Т. 2. Мн:, ISBN 985-6374-04-9
  • Зямкевіч Р. Воўчы білет самазванцу рэдактару-выдаўцу "Нашай долі" (1906) - яснавельможнаму "пану графу" Францішку Умястоўскаму//Думка працы. 1928, 28 студз.;
  • Францішак Умястоўскі//Бібліяграфічны слоунік. У 6 т./ пад рэд. А. І. Мальдзіса. Мн.: БелЭн, 1992-1995. Т. 6.
  • ЭГБ Т. 6-1