Francilia distrikto (Francio)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Francilio.

La francilia distrikto (france "circonscription Île-de-France") estas franca balota distrikto uzata en ĉiuj kvin jaroj por la eŭropaj balotoj por elekti per universala rekta baloto, dek tri[1] (dek kvar en 2004) de la sepdek du eŭrodeputitoj atribuitaj al Francio, per la traktato de Nico, inter la 736 membroj de la eŭropa Parlamento. Kreita en 2003[2], kiel la sep aliaj similaj grandaj distriktoj, ĝi arigas balotantojn de regiono Francilio en unu sola balotantaro, kiu enhavis, en 2009, 6 822 779 enskribitojn[1].

Francaj distriktoj por eŭropaj balotoj

Ekde 2014, registritaj en tiu distrikto estas la eksterlandaj francoj registritaj nek en franca balotantaro por lokaj balotoj nek en balotantaro de alia lando en eŭropa Unio.

Eŭropaj balotoj de 2009 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropaj balotoj de 2009 en Francio.

Por la baloto de la 7-a de junio 2009, 27 listoj[3] estis deponitaj por elekti 13 eŭropajn deputitojn.

Rezultoj[4] redakti

Nombro % Registritoj % Balotintoj
Registritoj 6 823 189 100,00
Sindetenoj 3 953 113 57,94
Balotintoj 2 870 076 42,06
Blankaj aŭ nulaj 71 956 1,05 2,51
Esprimitaj 2 798 120 41,01 97,49
Listo kondukita de Partio Voĉoj % esprimitaj Seĝoj
Michel Barnier Prezidenta majoritato 828 172 29,60 5
Daniel Cohn-Bendit Eŭropo Ekologio 583 690 20,86 4
Harlem Désir Socialisma Partio (PS) 379 908 13,58 2
Marielle de Sarnez Demokrata Movado (MoDem) 238 341 8,52 1
Patrick Le Hyaric Maldekstra Fronto (FG) 176 862 6,32 1
Jean-Michel Dubois Nacia Fronto (FN) 123 199 4,40 0
Omar Slaouti Nova Partio Kontraŭkapitalisma (NPA) 97 454 3,48 0
Jérôme Rivière Libertas 91 814 3,28 0
Jean-Marc Governatori Sendependa Ekologiisma Alianco 83 009 2,97 0
Jean-Pierre Enjalbert Ekstaru La Respubliko 68 333 2,44 0
Dieudonné M'bala M'bala Kontraŭcionisma Listo 36 374 1,30 0
Françoise Castany La Tero, se ne Nenio 28 768 1,03 0
Jean-Pierre Mercier Laborista Lukto (LO) 20 748 0,74 0
Annick du Roscoät Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (CNIP) 11 700 0,42 0
Jean-Marie Julia Por pli Fratecaj Francio kaj Eŭropo 6 529 0,23 0
Axel de Boer Solidareco-Francio 4 386 0,16 0
Farid Ghehiouèche Kanabo sen Limoj 4 015 0,14 0
Élisabeth Barbay Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) 3 294 0,12 0
Sabine Herold Liberala Alternativo 2 792 0,10 0
André Locussol Eŭropaj Civitaneco kaj Kulturo 1 758 0,06 0
Patrick Cosseron de Villenoisy Reĝisma Alianco 1 317 0,05 0
Gaspard Delanoë Irinta por Rondiri 1 197 0,04 0
Marianne Ranke-Cormier Newropeans 1 058 0,04 0
Rolande Perlican Komunistoj 1 050 0,04 0
Jean-Luc Pasquinet Partio por Malkresko 1 015 0,04 0
Alain Mourguy Unuiĝo de personoj 755 0,03 0
Alain Ducq Humanisma Partio 582 0,02 0

Elektitoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti