Francis August Prengel

Franciszek Augustyn Prengel, Francis August (naskiĝis la 26-an de junio 1899 en Ĉikago, mortis en nazia koncentrejo Dachau du semajnojn antaŭ liberigo) - pola privata instruisto, literaturisto, astrologo. Kunkreinto de Pola Astrologia Societo.

Francis August Prengel
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1899 (1899-06-26)
en Ĉikago
Morto 30-an de novembro 1944 (1944-11-30) (45-jaraĝa)
en Koncentrejo Dachau
Lingvoj Esperanto
Subskribo Francis August Prengel
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Filo de Antoni kaj Balbina Adrian. En 1906 ekloĝis en Bydgoszcz ĉe la strato T. Magdzińskiego 2 kaj de novembro 1935 ĉe la strato Melchiora Wierzbickiego 1 (ĝis la 31-a de oktobro 1939). Fraŭlo. Novembre 1939 arestita kaj forveturigita en Dachau.

Esperantisto redakti

Laŭ "Enciklopedio de Esperanto": Fervora prop-isto, gvidanto de la E-movado en B. Aranĝas ofte prelegojn kaj kursojn. Dum multaj jaroj gvidis agentejon „P. E-Servo“. Estis la iniciatinto de l' unuiĝo de ĉiuj polaj ES-j.

Teozofo redakti

Kiel gvidanto de Teozofia Asocio de Esperantistoj publikigis en "Teozofja" unuan artikolon pri Esperanto: Teozofja a Esperanto (Teozofio kaj Esperanto), 1921. Lia laŭvica artikolo Teozoficzny Związek Esperantystów aperis samjare.

redakti

Franciszek Prengel apartenis al la plej famaj polaj astrologoj de la intermilita periodo. Kunkreinto de Polskie Towarzystwo Astrologiczne (Pola Astrologia Societo), kiu registriĝis en 1937 en la branĉo de sciencaj societoj en Bydgoszcz. Eldonisto kaj redaktoro de "Polski Kalendarz Astrologiczny. Almanach wpływów kosmicznych" (Pola Astrologia Kalendaro. Almanako pri kosmaj influoj). Aperis dekkelkaj jarkolektoj.

En la kalendaro por 1939 publikigis germanlingvan artikolon avertantan Germanion pri la milito. Antaŭdiris venkon de Sovetunio - kiel kritikan daton konsideris vintron 1942/43 (kio plenumiĝis ĉe Stalingrado).

Fontoj redakti

  • Stanisław Kłys, Wspomnienie o Franciszku Augustynie Prenglu, en: "Problemy Astrologii, Stowarzyszenie Astrologów w Poznaniu, Poznań 1981
  • Uniwersalny język — uniwersalny system wartości (Universala lingvo — universala valorsistemo), p. 274-277, en: Kamila Gęsikowska, Wyższa kultura duchowa. Program i działalność Polskiego Towarzystwa Teozoficznego na Śląsku Cieszyńskim (1919-1931), Wydawnictwo Uniwersytetu Śląskiego, Katowice 1921

Eksteraj ligiloj redakti

EdE-P