Francis Stanley "Gabby" Gabreski (pole: Franciszek Gabryszewski; (naskiĝis la 28-an de januaro 1919 en Oil City, Pensilvanio; mortis la 31-an de januaro 2002 en Huntington, Novjorkio) estis poldevena usona piloto, flug-aso, nomata de kolegoj "Gabby", la tria sur la listo de la batal-asoj de USAF (usonaj aerfortoj), aviadisto de la dua mondmilito. Dum la korea milito pafe alterigis 6,5 aviadilojn de malamiko. Entute gajnis 34,5 certajn paftrafojn kaj 3 verŝajnajn. Kavaliro de la Kruco de Bravuloj. Dufoje vizitis Pollandon - en 1992 kaj 1999.

Francis Gabreski
Persona informo
Naskonomo Franciszek Stanisław Gabryszewski
Naskiĝo 28-an de januaro 1919 (1919-01-28)
en Nafturbo
Morto 31-an de januaro 2002 (2002-01-31) (83-jaraĝa)
en Huntington
Tombo Calverton National Cemetery
Lingvoj pola
Ŝtataneco UsonoPollando
Alma mater Universitato Kolumbio • Lernejo de Aerarmeaj testpilotoj • Universitato de Nia Damo
Okupo
Okupo oficiropiloto
vdr

Vivo redakti

Infaneco kaj juneco redakti

Liaj gepatroj estis malriĉaj polaj elmigrintoj. La patro laboris en fervojo kaj poste havis malgrandan nutraĵ-vendejon. La patrino helpis al li kaj poste laŭvica kvinono da infanoj. Francis rememoris, ke kiel dekkelkjarulo pli bone parolis pole ol angle. En la lernejo kelkaj lernobjektoj estis lekciataj en la pola lingvo.

En 1938 estis akceptita al kuracista fakultato de Notre Dame University, sed ne finis ĝin. Li mem konfesis, ke trotaksis siajn fortojn – mezlernejo en pola diaspora geto de Oil City ne donis sufiĉajn fundamentojn. Apenaŭ finis la unuan studjaron. Tamen ekinteresiĝis pri aviado. Post reveno el ferioj iris al aviadilejo apud South Bend kaj komencis lerni pilotadon en la lernejo de Homer Stockert. Li pasigis nur 6 horojn en la aero, sed tio sufiĉis kiel bazo. Kiam frekventis la duan studjaron la altlernejon vizitis grupo de varbaj oficiroj de Usona aerarmeo. Francis plenumis la enketon, sed ne ligis kun tio pli grandan atenton. Li miriĝis kiam dum laŭvicaj ferioj ricevis leteron el War Department informantan, ke estis akceptita al kurso de armeaj pilotoj en East St. Louis en Ilinojso.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti