Francis Galton

angla geografo, statistikisto, kaj eŭgenikisto

Francis GALTON (/ˈfrɑːnsɪs ˈgɔːltn̩/) (naskiĝis la 16-an de februaro 1982 en Sparkbrook, Birmingham, mortis la 17-an de januaro 1911 en Haslemere, Surrey) estis brita polimato, antropologo, geografo, esploristo, inventisto, meteologo, statistikisto, psikologo kaj eŭgenikisto kun ampleksa spektro de interesoj.[1][2]

Francis Galton
Persona informo
Francis Galton
Naskiĝo 16-an de februaro 1822 (1822-02-16)
en Birmingham
Morto 17-an de januaro 1911 (1911-01-17) (88-jaraĝa)
en Haslemere
Tombo Claverdon vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater King's CollegeTrinity College • King Edward's School • Universitato de Kembriĝo vd
Familio
Patro Samuel Tertius Galton vd
Patrino Frances Anne Violetta Darwin vd
Gefratoj Emma Sophia Galton • Lucy Harriott Galton • Elizabeth Anne Galton • Erasmus Galton • Millicent Adele Galton • Darwin Galton vd
Edz(in)o Louisa Jane Butler vd
Parencoj Charles Darwin vd
Profesio
Okupo matematikisto • esploristo • antropologo • genetikisto • psikologogeografo • meteologo • statistikisto • filozofosociologoverkistofotistoinventisto • fiziologo vd
Laborkampo probabloteorioantropologio vd
Doktoreca konsilisto William Hopkins vd
Verkado
Verkoj bean machine vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Galton produktis pli ol 340 artikolojn kaj librojn. Li kreis la statistikan koncepton de kunrilato kaj regreso al la averaĝo, ege disvastigita. Li estis la unua kiu aplikis statistikajn metodojn por la studo de la homaj diferencoj kaj la heredo de la inteligento, enkondukis la uzadon de demandaroj kaj enkestoj por kolekti datumojn pri la homaj komunumoj, kiujn li bezonis por genealogiaj kaj biografiaj laboroj kaj por siaj antropometriaj studoj.

Estante kuzo de Charles Darwin, Francis Galton proponis, ke interpreto de la teorio de Darwin estas necesa por ke eŭgeniko savu socion el "malsupraj" mensoj.

Li estis pionira en eŭgeniko, kaj li mem stampis la terminon en si mem[3]​ kaj la esprimon "naturo kontraŭ bredado”.[4] Lia libro “La hereda genio” (1869) estis la unua scienca klopodo por studi la genion kaj la grandon.[5]

Kiel esploristo de la homa menso, li fondis la psikometrion (la scienco de la mezuro de la mensaj kapabloj), la diferencan psikologion kaj la leksikan hipotezon de la personeco. Li ideigis metodon por klasigi la fingrospurojn kiu rezultis utilajn en la jurmedicina scienco. Lia serĉado de la sciencaj principoj de diversaj fenomenoj etendis eĉ al la plej bona metodo por kuiri teon.[6][7]

Ĉefaj verkoj redakti

  • Galton, F (1853). Narrative of an explorer in South Africa. London: John Murray.
  • Galton, F (1869). Hereditary Genius. London: Macmillan & Co.
  • Galton, F (1883). Inquiries into Human Faculty and Its Development. London: J.M. Dent & Company
  • Galton, F (1889). Natural Inheritance. London: Macmillan & Co.
  • Galton, F (1855). The Art of Travel, Murray.
  • Galton, F (1863). Meteorographica, Macmillan.
  • Galton, F (1874). English Men of Science: their Nature and Nurture. Londres.
  • Galton, F (1892). Fingerprints, Macmillan.
  • Galton, F (1893). Decipherment of blurred fingerprints, Macmillan.
  • Galton, F (1895). Fingerprint Directories Macmillan, PDF 19,62 MB
  • Galton, F (1908). Memories of My Life. London.

Referencoj redakti

  1. «Francis Galton- Biography, Books and theories». [1] Arkivigite je 2019-11-16 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 19an de januaro 2018.
  2. «Francis Galton». [2] Alirita la 19an de januaro 2018.
  3. Galton, Francis (1883). Inquiries into Human Faculty and Its Development. Londres: Macmillan & Co.
  4. Galton, F (1874). «On men of science, their nature and their nurture». Proceedings of the Royal Institution of Great Britain.
  5. Galton, F (1869). Hereditary Genius. Londres: Macmillan & Co.
  6. Galton, F (1885). Abelard.org, ed. The Art of Travel. Londres: John Murray. ISBN 978-1770450400.
  7. Abelard.org (eld.). «Francis Galton.” Statistical Inquiries into the Efficacy of Prayer”, (1872). Amb notes a altres dels seus treballs». Konsultita la 26an de oktobro 2015.