Francisco Azorín Poch

hispana esperantisto kaj matematikisto

Francisco AZORÍN POCH (naskita la 2-an de julio 1914 en Malago; mortinta en Madrido la 9-an de aprilo 1989) estis hispana esperantisto kaj matematikisto.

Francisco Azorín Poch
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1914 (1914-07-02)
en Malago
Morto 9-an de aprilo 1989 (1989-04-09) (74-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Francisco Azorín Izquierdo
Okupo
Okupo esperantisto • matematikisto
vdr

Li estis filo de Francisco Azorín Izquierdo, grava pioniro de la hispana kaj meksika movadoj. La filo lernis Esperanton naŭjara, instruita de Joseph Ferdinand Berger en Kordovo.

En 1943 Francisco Azorín Poch komencis sian universitatan docentiĝon kiel helpanto de praktikaj klasoj en la fakultato pri matematiko en la Komplutensa Universitato de Madrido. En 1953 li tie finis siajn studojn per la doktoriĝekzameno pri matematiko.

De 1955 ĝis 1957 kaj de 1959 ĝis 1961 li estis profesoro pri statistika specimenado de la Centra Universitato de Venezuelo. Post tio li fariĝis profesoro pri matematika statistiko de la Universitato de Santiago de Compostela. En 1963 li fariĝis ĉefo de la statistika fako de la Ekonomia Komisiono por Latinameriko kaj Karibio (Comisión Económica para América Latina y el Caribe, CEPAL) de Unuiĝintaj Nacioj en Santiago de Chile. Li estis elektita membro de la Internacia Statistika Instituto (ISI). Ekde 1974 li estis profesoro pri matematika statistiko kaj probableco en la Aŭtonoma Universitato de Madrido ĝis sia emeritiĝo en 1984.

De 1981 Francisco Azorín Poch estis membro de Real Academia de Ciencias Exactas, Físicas y Naturales, hispana akademio pri matematiko kaj natursciencoj. En 1985 la Universitato de Malago atribuis al li honoran doktorecon.

Azorín Poch estis dumviva membro de UEA kaj membro de Akademio Internacia de la Sciencoj.

Fontoj redakti

  • Internacia Sciencista Dokumentaro. Registro de la internacilingvaj sciencistoj konataj al Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino. Dua eldono. Stato: 1992-06-01.